Pirho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri epira reĝo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pirro.
Pirho
Persona informo
Naskiĝo
en Epirus
Morto 2-an de januaro 2002 (2002-01-02)
en Argos, Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Epirus
Familio
Patro Aeacides of Epirus
Patrino Phthia of Epirus
Frat(in)o Deidamia I of Epirus
Edz(in)o Antigone • Lanassa • Bircenna
Infanoj Alexandros II of Epirus • Olympias II of Epirus • Ptolemeo • Heleno
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Pirho (naskiĝis en -318 – mortis en -272) (en la greka Πυρρος, "fajrkolora", "ruĝ-blonda") estis reĝo de Epiro de -306 ĝis -301 kaj ankaŭ de -297 ĝis -272.

Princo de unu el la ŝtatoj postvenaj al Aleksandro, Pirho estis detronigita 17-jaraĝa. Li rapide sukcesis reveni al trono helpate de ptolemeaj reĝoj de Egiptio. Jam en -286, li venkis sian bofraton kaj prenis la reĝecon de Makedonio, sed ĝin tuj perdis.

En -281, la greka urbo Taranto havis problemojn kun Romio kaj oni atendis romian atakon. Romo, tiame, jam komencis la konkeron de Granda Grekio en sudo de Italio. La Tarentanoj petis al Pirho interveni kaj savi ilin de romia konkero.

Pirho estis stimulita de la orakolo de Delfo helpi Tarentanojn. Li pensis eblon establi imperion en sudo de Italio. Li faris aliancon kun Ptolemeo Cerauno, reĝo de Makedonio, kaj ili eniris Italion kun pli ol 23000 piedsoldatoj, 3000 rajdsoldatoj kaj 19 elefantoj.

Pro la kavalerio kaj elefantaro ili venkis la romianojn en Batalo de Herakleo kontraŭ la konsulo Publio Valerio Laevino en -281. Ili oferis pactraktaton, kiu estis rifuzita de romio. Kiam Pirho invadis Apulion en -279, li venkis tre malfacile la romianojn en Batalo de Askulo. Pro tiu venko estas la eksprimo "Venko de Pirho", ĉar li diris: "plia venko tia detruos nin".

En -278 li ricevis du petojn samtempe. La grekaj urboj de Sicilio petis lian helpon por elirigi la armeon de Kartago, kaj la Makedonoj, kies reĝo Cerauno estis mortigita de Gaŭloj, petis ke li entroniĝi en Makedonio. Pirho decidis, ke Sicilio estas pli avantaĝa, kaj transportigis sian armeon tien. Pirho estis proklamita reĝo de Sicilio.

En -277 Pirho kaptis Erikson, kartagan fortikaĵon en Sicilio. Tio kuraĝigis grekajn urbojn regatajn de Kartago malfideliĝi al Pirho.

En -276 Pirho traktis kun kartaganoj, sed malkontento de siciliaj grekoj faris lin eliri el Sicilio. En -275 en la Batalo de Benevento li estis venkita de Romio. Pirho forlasis la militon en Italio kaj reiris al Epiro. Li atakis la reĝon Antigonon la 2-an Gonatason kaj facile venkis, prenante la tronon de Makedonio.

En -272, Klonimo petis al Pirho ataki Sparton kaj meti lin en la trono. Pirho akceptis helpi Klominon, sed ne sukcesis venki Sparton. Tuj li ricevis proponon interveni en interna disputo en Argo, dum li disrabis la urbon, maljunulino ĵetis pecon de tegolo el alto de domo kaj mortigis lin.