Romkatolikaj episkopujoj en Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la germaniaj ekleziaj provincoj kaj episkopujoj
Katolika loĝantaro laŭ episkopujoj (en procentoj; fino de 2012)
  •  Pli ol 70
  •  60-70
  •  50-60
  •  40-50
  •  30-40
  •  20-30
  •  10-20
  •  Malpli ol 10
  • La romkatolika eklezio en Germanio estas strukturita en 27 (ĉef-)episkopujojn de la latina eklezio, grupigitaj en sep ekleziajn provincojn. La nuna strukturo devenas el la germana reunuiĝo.


    Historio[redakti | redakti fonton]

    La plej multaj ĉefepiskopujoj estas historiaj, tradicioplenaj, grandaj episkopujoj, ekz-e Kolonjo, München-Freising, Paderborn. Iuj nunaj episkopujoj estis iam ĉefepiskopujoj, ekz-e episkopujo Majenco. Ĝis 1990 ekzistis kvin ekleziaj provincoj kaj ĉefepiskopujoj. Post la germana reunuiĝo okazis reordigo, kaj interalie kreo de la ĉefepiskopujo Berlino.

    Nunaj episkopujoj en Germanio[redakti | redakti fonton]

    • München-Freising
    Augsburg
    Regensburg
    Passau
    • Freiburg
    Mainz, Majenco
    Rottenburg-Stuttgart
    • Bamberg
    Würzburg
    Eichstätt
    Speyer, Spiro
    • Köln, Kolonjo
    Münster, Monastero
    Aachen, Aĥeno
    Essen, Asindo
    Limburg
    Trier, Treviro
    • Paderborn
    Fulda
    Erfurt, Erfurto
    Magdeburg, Magdeburgo
    • Berlin
    Görlitz
    Dresden-Meißen
    • Hamburgo
    Osnabrück
    Hildesheim


    Historiaj episkopujoj en la Sankta Romia Imperio (precipe germanlingvaj regionoj)[redakti | redakti fonton]

    Ekleziaj provincoj en Centra Eŭropo 1500

    Kelkaj historiaj episkopujoj ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio:

    (nekompleta listo)


    Apostola Vikariato de la Nordo[redakti | redakti fonton]

    Post la protestanta Reformacio ekzistis de 1667 ĝis 1929 la Apostola Vikariato de la Nordo en norda Germanio (kaj parte Skandinavio), kie la katolikaj episkopujoj estis ĉesintaj funkcii.

    Faktoj pri la episkopujoj[redakti | redakti fonton]

    La plej granda laŭ areo estas Hamburgo kun 32.489 km², plej malgranda estas episkopujo de Asindo/Essen kun 1877 km². La plej multaj katolikoj, 2,16 milionoj, vivas en ĉefepiskopujo Kolonjo; malplej, 30394, en episkopujo Görlitz. Plej altan procentnombron de katolikoj, 88,9%, havas episkopujo Passau; plej malaltan, 3,4%, havas episkopujo Dresden-Meißen. Plej malnova episkopujo estas Treviro de la jaro 270; plej nova estas Görlitz de 1994.


    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]