Epoko de Malkovroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Epoko de malkovroj)
Mapo kun la ĉefaj veturoj de la Epoko de Malkovroj, 1482–1524. Vidu detalojn en etendebla tabelo:
"Pre Morro Mapo" de 1459, unu el la plej precizaj mapoj de la periodo prezentanta Eŭropon, Afrikon kaj Azion.
La Cantino Planisper, unu el la plej malnovaj restaĵoj de portugalaj mapoj, kiu montras la rezultojn de la vojaĝoj de Vasco da Gama al Hindio, Kristoforo Kolumbo al Mezameriko kaj Pedro Cabral al Brazilo.

En la historio de la okcidenta civilizo, la Epoko de Malkovroj (konata ankaŭ kiel Epoko de Esplorado) startis komence de la 15a jarcento kaj daŭris ĝis la 17a jarcento. Dum tiu periodo eŭropanoj esploris Afrikon, Amerikon, Azion kaj Oceanion.

Historio[redakti | redakti fonton]

La falo de Konstantinopolo en 1453 tranĉis la eŭropajn komercajn ligojn surtere kun Azio kondukante multajn ekserĉi vojojn orienten mare kaj tio helpis la epokon de esplorado.[1][2] Historiistoj ofte aludas al la 'Epoko de Malkovro'[3][4] kiel pioniraj fare de portugaloj kaj hispanoj longdistance marveturoj serĉe de alternativaj komercvojoj al "Hindioj", movitaj de komerco de oro, arĝento kaj spicoj.[5]

La Epoko de Malkovroj povas esti rigardata kiel ponto inter la Mezepoko kaj la Moderna epoko, kun ties samtempa movado Renesanco, okazigante la komencan modernan epokon kaj la starigon de eŭropaj naciŝtatoj. Eŭropa transmara etendo kondukis al starigo de koloniaj imperioj, kaj la kontakto inter la Malnova kaj la Nova Mondoj produktis la fenomenon nomitan kiel Kolumba Interŝanĝo: ampleksa transdono de plantoj, animaloj, manĝotipoj, homaj loĝantaroj (inklude sklavoj), komunikeblaj malsanoj kaj kulturo inter la Orienta kaj la Okcidenta duongloboj, en unu el plej gravaj eventoj de tutmondiĝo koncerne al ekologio, agrikulturo, kaj kulturo en historio. Eŭropa esplorado permesis la tutmondan mapadon de la Tero, rezulte en nova mondorigardo kaj interkono inter distaj civilizacioj, kio atingis plej malproksimajn limojn multe pli poste.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Byzantine-Ottoman Wars: Fall of Constantinople and spurring "age of discovery". Alirita 18a Aŭgusto 2012.
  2. Overview of Age of Exploration. Alirita 18a Aŭgusto 2012.
  3. Mancall 1999, pp. 26–53.
  4. Parry 1963, pp. 1–5.
  5. Arnold 2002, p. 11.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brook, Timothy. (2007 reissue) Vermeer's Hat: The Seventeenth Century and the Dawn of the Global World. Bloomsbury Press. ISBN 1-59691-444-0.
  • Cipolla, Carlo. (1970) European Culture and Overseas Expansion. Pelican, London.
  • Hall, Robert L.. (1991) Savoring Africa in the New World. In Seeds of Change: Five Hundred Years Since Columbus. Herman J. Viola and Carolyn Margolis, eds. Smithsonian Institution Press. ISBN 978-1-56098-036-0.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]