Anĝelologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mezepokaj figuroj de ĉefanĝeloj Miĥaelo kaj Gabrielo. Mezepoko karakteriziĝas ankaŭ per intensa kulto al la anĝeloj.

La anĝelologio estas la studo pri la doktrinoj koncernantaj la spiritajn estaĵojn difinitajn Anĝeloj, kies ekzisto aperas en diversaj kulturoj, inter kiuj: asiria-babilona, irana, juda kaj kristana. Iuj parolas pri anĝeloj ankaŭ en orientaj religio, kiel en Budhismo).

La anĝelologio estas ankaŭ branĉo de la kristana teologio, ĝenerale konfesata de ĉiuj kristanaj konfesioj, kiuj ĝenerale konfesas ankaŭ la doktrino, neniam difinita dogma vero, pri la Gardanĝelo: aparta anĝelo de kiu ĉiu kredanto je Jesuo estas gardata kaj inspirata por la bonagado.

Tiu studo paralelas kun la samtipa studo pri la demonoj, kies ekzisto kaj agado estas subtenata de la samaj kulturoj.

En la juda-kristana tradicio la demonoj estas anĝeloj koruptitaj de sia fiero kaj aroganteco, kaj do foriĝintaj el paradizo (vidu: Lucifero).

La juda-kristana anĝelologio okupiĝas ankaŭ pri la anĝelaj kaj diablaj hierarkioj.

Anĝelaj hierarkioj[redakti | redakti fonton]

La anĝeloj estas kutime subdividitaj laŭgrupe kaj laŭrote, kiuj sekvas antaŭdefinitajn hierarkiojn, el kiuj devenas iliaj propraj karakterizoj. La klasifikado plej fama estas tiu intenata en De coelesti Hierarchia de la Pseŭdo-Dionizio la Areopagano.

Spekulativado pri anĝelologio[redakti | redakti fonton]

Sub la influo de la Kabalo de la skolo de Ĝirono, disvolviĝis dum Mezepoko ampleksa spekulativado kun kolekto pri informoj rilate al unuopaj anĝelecaj personoj kaj pri la influaj aktivecoj de anĝeloj kaj demonoj, ofte fantaziaj ekde la nomo mem de ĉiu spirita estaĵo: ekzemple Miĥaelo, "kiu kiek Dio", Gabrielo, "fortulo de Dio", Ĉefanĝlo Rafael, "Dio sanigis", Uriel, "fajro de Dio" (kaj Raguel, Remiel kaj Sariel), demono Abaddon, "pereo", Asmodai, "spirito de la juĝo", Belzebubo, "sinjoro de la muŝoj", Satano, "kontraŭulo", Samael, "mastro de la veneno”, Behemoto, "granda besto". [1]

Tiuj kaj analogaj spekulativaĵoj, ofte kun korespondaj kulto kaj preĝaro, ne plaĉis al la kristana Eklezio kiu jam en la Koncilio de Romo de 745 malpermesis al siaj fideluloj la veneradon al anĝeloj ne menciitaj en la Biblio de la Nova kaj malnova testamentoj. En la dekreto Litteris Diei de la 6-a de junio 1992, la papaj kongregacioj de Katolika Eklezio klariĝis ke "ne licas instrui kaj utiligi nociojn pri anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, pri iliaj personaj nomoj kaj iliaj apartaj funkcioj se ne konfirmitaj en la Sanktaj Skriboj; tial estas nepermesitaj ĉiu formo de kulto kaj ĉiu alia praktiko malsamaj ol tiuj jam praktikitaj de la oficiala katolika kulto."[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tion kaj la sekvon oni povas legi en la "Vocabulaire de l'Angelologie" (Paris 1897) de Moise Schwab, en la "Dictionary of Angels" (London 1968) de G. Davidson kaj en la "Dizionario delle creature spirituali" entenata en "I mondi ultraterreni (Milano 1998) de Giordano Berti.
  2. Angelo Geretti, Missus est angelus en Angeli. Volti dell'Invisibile, katalogo zorge de Serenella Castri, Umberto Allemandi&C, Torino 2010, p.24

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marco Bussagli, Storia degli angeli. Raccolta di immagini e di idee, Bompiani, Milano 2003.
  • Renzo Lavatori, Gli angeli, Marietti, Genova 1991.
  • Massimo Cacciari, L'angelo necessario, Adelphi, Milano 1992.
  • Giordano Berti, I mondi ultraterreni, Mondadori, Milano 1998.
  • Franco Manzi, Melchisedek e l'angelologia nell’Epistola agli Ebrei e a Qumran (= Analecta Biblica 136), Roma, Editrice Pontificio Istituto Biblico, 1997, 433 pp.
  • Franco Manzi, “Schiere angeliche: saggio di bibliografia aggiornata sull'angelologia”, in Ephemerides Liturgicae 110 (1996) 51-84.141-164.
  • Carlo Saccone, Iblis, il Satana del Terzo Testamento. Santità e perdizione nell'Islam. Letture coraniche II, Centro Essad Bey, Padova 2012 (Amazon, Kindle Edition)
  • Carlo Saccone, "L'angelologia musulmana" in Allah il Dio del Terzo Testamento. Letture coraniche, Medusa, Milano 2006
  • Franco Manzi, “Si prostrino davanti a lui tutti gli angeli di Dio. Le potenze angeliche e demoniache in Efesini, Colossesi ed Ebrei”, in Parola Spirito e Vita 46 (2002) 121-135.
  • Philippe Olivier, Gli Angeli, gli Arc
    Mezepokaj figuroj de ĉefanĝeloj Miĥaelo kaj Gabrielo. Mezepoko karakteriziĝas ankaŭ per intensa kulto al la anĝeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Pri anĝeloj en la katolika teologio
  • [2] Vortara anĝelologio