Gardanĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gardanĝelo de Matthäus Kern, ĉirkaŭ 1840
Gardanĝelo de Fridolin Leiber

Gardanĝelo estas religia termino priskribanta supernaturan senkorpan estulon (anĝelon) kiu estas dediĉita al unuopulo por protekti lin.

Laŭ spiritismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ spiritismo la nomo de gardanĝelo ne estas grava por la homoj, ĉar eble li ne havas iun nomon konatan sur la Tero. Spiritistoj do elvokas lin simple kiel sian gardanĝelon, sian bonan genion. Gardanĝeloj povas esti forpasintaj parencoj aŭ geamikoj, bonaj spiritoj aŭ kelkfoje ankaŭ personoj, kiujn la elvokanto tute ne konas. Gardanĝeloj helpas homojn per siaj konsiloj kaj ofte per influo sur iliaj agoj. La preĝo al gardanĝeloj kaj al la protektantaj spiritoj devas havi kiel celon peti ilian intervenon apud Dio, peti de ili forton por malcedi al malbonaj sugestoj kaj ilian helpon ĉe malfacilaj situacioj.

Laŭ judismo[redakti | redakti fonton]

Anĝeloj helpantaj homojn aperas jam en Genezo,[1] kie du anĝeloj senditaj por detrui Sodomon avertas, protektas kaj instigas Loton, kaj en Eliro,[2] kie Dio anoncas la sendo de anĝelo antaŭ Moseon. Aliaj mencioj okazas en la libro de Ijob kaj pluaj.

Tre grava rolo havas la helpo de anĝelo en la libro de Tobit, sed notu ke tiu ĉi libro ne estis akceptita de ĉiuj judoj.

Rabenoj ĝenerale konfirmis la kredo je gardanĝeloj. Ekzemple Raŝi skribis:[3]

Citaĵo
 Niaj benitaj saĝuloj diris ke, kvankam homo ne vidas ion teruriganta lin (aŭ ŝin), ties gardanĝelo, estanta en la ĉielo, ja vidas ĝin; pro tio originas la teruro. 
— Raŝi (Rabeno Ŝalomon ben Isaak), Komentaro pri Danielo

Laŭ kristanismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ katolikismo li estas anĝelo, estulo nesama kiel la homoj.

Laŭ islamismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Islamo, ĉiuj homoj havas gardanĝelon (Korano, surao Ar-ra'd, verso 11).

Laŭ aliaj religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Zaratuŝtrismo li estas Faravahar, reprezentanta Fravaŝon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gen. 19:12-17.
  2. Eli. 32:34.
  3. Libera traduko el la angla traduko havebla ĉe The Complete Jewish Bible - with Rashi Commentary.