Demonologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Francisko Borgia asistas mortantan pentanton tentatan de diabloj, (pentraĵo de Francisco de Goya), 1788.

La demonologio estas la studo pri kredoj koncernantaj kreitulojn difinitajn demonoj.[1]

Tiuj kredaĵoj povas esti prikonsentataj ene de la respektivaj religiaj tradicioj kaj/aŭ popolaj, kaj konsistas el la konvinko pri la ekzisto de supernaturaj estaĵoj malbonaj (foje ankaŭ bonaj) kaj potencaj kapablaj influi sur la homaj travivaĵoj.

Al demonologio flankiĝas la anĝelologio, kiu ricevas analogan signifon en la kampo de la kontraŭflankaj studoj. La demonoj reprezentas en multaj kulturoj estaĵojn de la infera panteono, foje subdividitaj en hierarkiaj "militaj" difinitaj legioj. Unuopa demono posedas proprajn dotojn el kiuj fontas funkcioj kaj kapabloj. Precipe en kredoj en kiuj estas konfesata la entrudiĝo de la demonoj en la homan agadon kaj influo en la liberajn decidojn de la homo, ili montras sian aspekton kaj propran sigelon (speco de marko aŭtentiganta) utila precipe por la operatoro de la okulto kiu profitus de iliaj povoj por personaj celoj [vidu:nigra magio).

Kiel anĝelologio okupiĝas pri anĝelaj hierarkioj, tiel demonologio okupiĝas pri tiuj demonaj, kaj plue pri ties karakteroj kaj propraĵoj kiuj ofte estas indikataj de la nomo mem: ekzemple, en la Biblio oni legas: Abaddon "perdiĝo", Asmodeo "spirito de juĝo", Belzebubo "sinjoro de la muŝoj", Satano, "kontraŭulo", Samael "sinjoro de la venenoj”, Behemoth "granda besto".

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Aparte kreskiĝinta en la kristana tradicio, la demonologio koncernas kreituloj difinitaj anĝeloj, kiuj estus pekintaj ribeliĝante al Dio. Oni vidu en:

(Esperanta Biblio) 2Petro 2, 4 - ”Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo”.

Tiuj falintaj anĝelejoj estus gviditaj de Lucifero. Jen la pasaĵo de Petro kiu pentras la diablon kiel malmokon de la homoj (1Petro 3, 8):

”8 Estu sobraj, vigladu; via kontraŭulo, la diablo, kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povos forgluti”.

Oni vidu ankaŭ en Genezo 3 [3] [4] kie la diablo estas reprezentita de serpento.

Sankta Tomaso de Akvino esprimis sian opinion pri la ekzisto de tiuj kreituloj kaj pri ilia influo sur la homa psiko. Laŭ li, la demono ekzistus kaj povus influi sur la homa intelekto inokulante en ĝin imagajn formojn. [2] Laŭ Luko (7, 36-50), Jesuo forigis el la korpo de Maria Magdalena dep demonojn
Jesuo ordonas al la demonoj ke ili silentu kaj ne diru kiu li estas (marko 9, 14-32).

Plua disvolvo de la demonologio en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko iuj elementoj antaŭkristanaj disvastiĝis en la popola kristana kulturo. Aparte spertis grandan akcepton ĉe la amasoj la mito de la sorĉistinoj (terminoj devenanta de StryxStrix, estaĵoj de la paganaj medioj de la Antikva Grekio kaj Antikva Romo, imagitaj kiel noktaj demonoj kun la ŝajnoj de strigo kutimiĝantaj sensoifiĝi per la sango de ĵusnaskitoj aŭ puerperulinoj. [3]

Laŭ kristanaj ekzorcistoj, la homa korpo estus loko en kiun povus penetri la demonoj, profitantaj de sia spirita kvalito ne ligita al la spaco[4]

Inocento la 8-a, la papo kiu cedis al la premoj de koincidigantoj de sorĉarto kun herezo.

La popolaj fantaziaĵoj iom post iom influis la sintenon de la studuloj kaj tribunaloj. La nova inkvizicia tribunalo ekinteresiĝis pri tiu”krimo” kiel herezo ekde 1484 kiam papo Inocento la 8-a permesis al la Inkvizicio per la buleo Summis desiderantes affectibus taksi la sorĉarton herezo, au proksima fonto de herezo, sur kiu ĝi de ĉiam havis jurisdikcion. Antaŭe al ĝi estis statute malpermesite procesi sorĉistinojn ĉar “ne kredindas tio kion ili rakontas pri siaj seksaventuroj kaj kapabloj provoki damaĝojn al la proksimularo””. [5]

Mezoriento[redakti | redakti fonton]

La mitologioj pri demonoj en Mezoriento estas multaj kiel multas la kulturoj kaj religioj de tiuj landoj. Se serĉi ĉe kelkaj, oni trovas – en tiu babilona – la sep malbonajn diaĵojn konatajn kiel shedu aŭ " tempesto - demonoj". Ili estis reprezentitaj per alohavaj taŭroj, similaj al tiuj utiligitaj kiel ĝenioj protektantaj ĉe la reĝaj palacoj. [6] Kanananoj kaj egiptoj kaj Hititoj ktp foje provizis konceptojn kaj nomojn al la mitologio biblia kiel oni povas vidi en 2Samuelo 24, 16 kaj en 2Kronikoj kaj en 2Reĝoj, 19, 35, kaj en Jesaja 37, 36.

Judismo[redakti | redakti fonton]

En judismo, oni parolas pri serpento, certe simbolo de la diablo (Gen 3), kiu altiras al la malobeo la unuajn gepatrojn. Poste en la Biblio aperas influaĵoj de la ĉirkaŭaj kulturoj kaj do la demonoj popolas librojn de la biblio kaj apokrifaĵoj. Ekzemple: la Libro de Tobit [7], eble imitita el la asiria kulturo.

Reflekso de tiuj demonologioj estas la mezepokaj Ŝlosilo de Salomono kaj la Malgranda ŝlosilo de Salomono kie estas ankaŭ instruata la nigra magio.

Islamismo[redakti | redakti fonton]

En Islamismo, Korano (18,50) informas ke homaj estaĵoj estas kreitaj per la Tero, la Anĝeloj per la lumo kaj la ĝinoj per la senfuma fajro; kaj rakontas ke unu el la ĝinoj rifuzis obei al Dio ordonanta honori la novan kreiton, nome Adamo: kaj pro tio li estis kondamnita.[8] Kaj nun li konduktas kiel malamiko de la homoj.

Budhismo[redakti | redakti fonton]

Iuj branĉoj de Budhismo, sed por iuj antropologoj preskaŭ ĉiuj ĝiaj branĉoj, konfesas la ekziston de la Infero [9] popolata de demonoj turmentantaj l pekintojn kaj tentas la vivantojn por ke ili falu en la pekon aŭ por ke ili ne atingu la iluminon (Bodhi]. En tiu agado distingiĝas aparte la demono Marao, ĉefo de la tentantoj, princo de la mallumo, ĝuanto pri la malfeliĉo de la homoj… kiu jam kontraŭstaris la iluminiĝon de Sidarto Gotamo. [10] . Tiu ulo plenigis, adaptiĝante al la diversaj kulturoj, la mitologion ĉinan, japanan, hindiajn ktp.

Hinduismo[redakti | redakti fonton]

La hinduismo inkludas gamon de diaĵoj kaj duondiaĵoj, kiuj povus esti klasifikitaj kiel demonoj. Tiuj spiritoj estas animoj de estuloj kiuj plenumis aparte hororajn pekojn. Ilia puriga puno konsistas en “vagadi sen fizika formo” laŭ fiksita tempo, nome ĝis nova renaskiĝo. Troviĝas en tiu mitologio ankaŭ mortintoj kun deziroj ne kontentigitaj kaj kun kolero kiuj nun devas esti kontrolitaj de la vivantoj por sin defendi: kaj kreiĝis liturgioj por ili kvietigi: hinduaj tekstoj Atharvaveda instruas pri la vivmedio de tiuj spiritoj kaj kiel al ili oferdoni; aliaj tekstoj kiel Garuda Purana parolas pri infero.

Zoroastrismo[redakti | redakti fonton]

En la zoroastrisma tradicio de Persio, Ahura Mazda, forto de la bono, venkos en la kosma konfronto kun Angra Mainyu aŭ Ahrimano.[11], kaj en tiu lukto estas kuntrenataj ankaŭ la homoj.

Satanismo[redakti | redakti fonton]

Satanismo karakteriziĝas per la neado kaj renversado de ĉiuj valoroj de judismo, kristanismo aŭ de similaj eklezioj aŭ religioj aŭ ties partoj (kaj ankaŭ de islamo). Malteismo kelfoje estis, pro tiu motivo, apudigita al satanismo. Ĉu temas pri vera religio aŭ nur rezulto de negativa juĝo kontraŭ la tradicia religio? Ĉu Satano estas kultata kiel dio aŭ kiel ribelanto al Dio? Foje satanistoj interpretas tiun kulton ankaŭ per homaj sangoferoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giordano Berti Dizionario delle creature spirituali en I mondi ultraterreni, Milano 1998
  • C. Marchiaro, Demonologia, Torino, MEB, 1980
  • Egon von Petersdorff, Demonologia: le forze occulte ieri e oggi, Torino, Marietti, 1967
  • Collin de Plancy "Dictionnaire Infernal"
  • Spinelli Ottavio A. "Le legioni di Shaytan" Volume 1 kaj 2, Edizioni All'Insegna di Ishtar
  • Astaroth, "Congressus cum Daemone", Torino 1992, Edizioni Librarie Franco Spinardi
  • Lurker Manfred, "Grande dizionario illustrato, Dei Angeli Demoni", 1994 Edizioni Piemme
  • Johann Wier, "Pseudomonarchia Daemonum", 1994 Mondadori
  • Natale Benazzi – Matteo D’Amico, "Il libro nero dell’Inquisizione, Piemme, 1999.
  • Rémy, Nicholas (1974). Demonolatry. University Books.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. DEMONOLOGIA - Dizionario Italiano online Hoepli - Parola, significato
  2. San Tommaso d’Aquino e l’influsso degli angeli pag. 105 – Fausto Sbaffoni - Edizioni Studio Domenicano
  3. Le Vampire pag. 16 – Conti Arianna e Pezzini Franco - Castelvecchi
  4. F. Bamonte, Possessioni diaboliche ed esorcismo
  5. Vidu: Libro Nero dell’Inqusizione, Natale Benazzi - Matteo D’Amico, 1999; Michael Hesemann, Die Dunkelmänner, Mythen, Lügen und legenden um die Kirchen Geschichte, 2007.
  6. Delitzsch , Assyrisches Handwörterbuch . pp 60 , 253 , 261 , 646 , Jensen , Assyr. - Babyl . Mythen und Epen , 1900, p . 453 ; Archibald Sayce , l.c. pp 441 , 450 , 463 , Lenormant , lc pp 48-51 .
  7. Inspirita nur de Katolikoj kaj ortodoksaj konfesioj.
  8. Laŭ la korana mitologio, la ĝinoj ne estas, kiel la homoj, necese malbonaj: ili povas esti bonaj aŭ malbonaj, laŭelekte, ĉar posedantoj de la libera volo.
  9. Boeree , Dr. C. George (2000) , Capitolo: "Buddhist Cosmology " , Introduzione al Buddhismo, Shippensburg University
  10. di - buddista - terms- ae # Demon " Demon" e # Mara "Mara" in Glossario dei termini buddisti a kadampa.org
  11. [1] "Who are the Zoroastrians," at tenets.zoroastrianism.com