Satanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esotera pentagramo estas ofte uzata por aludi al Satanismo.

Satanismo karakteras per la neado kaj renversado de ĉiuj valoroj de judismo, kristanismo aŭ similaj eklezioj aŭ religioj aŭ ties partoj. Malteismo kelfoje estis, pro tiu motivo, apudigita al satanismo.

Satanismo: naturo kaj historio pridiskutataj[redakti | redakti fonton]

La kvalifiko de satanismo kiel religio estas diskutata. Fakte, se oni esceptas la grupojn aŭ personojn kiuj sin epitetas satanistoj, estas preskaŭ universala neado pri la religia karaktero de satanismo. Konkrete, neniu ŝtato agnoskas kiel religion satanismon. La motivo kuŝas en la fakto ke ĝi, en sia esenco, ne povus ekzisti se ne kiel neado de la kristanismo.

Aliflanke, rezultas endubigita eĉ la difino de la samo kiel ideologio aŭ ankaŭ kiel vivfilozofio, antaŭ la konstato ke ĉiuj provoj doni al satanismo teorian organan bazon, ne kontraŭdira, kaj universe akceptita ĉe mem satanistoj, riveliĝis fiaskaj.

De komence de la dua duono de la 20-a jarcento, Anton LaVey disvastigis la miton de la ekzisto de satanismo “antikva”, celante rekuperi ĝian originan esencon por fondi “modernan satanismon”.

Tamen, la klopodoj reirigi ĝian originon al la adorado de iu kapra dio (Pan) aŭ al iuj paganaj praktikoj postvivintaj en la kristana epoko – reale praktikataj kiel superstiĉo fare de kristanoj - sin montris historie senkonsistaj. Pro tio, estas komuna opinio, ĉe antropologoj pri tio interesiĝintaj, ke la “antikva satanismo” estas glata elpensaĵo de Anton LaVey por doni elstaron al sia propra iniciato, nome la kreado de la satanista movado.

"Moderna satanismo "[redakti | redakti fonton]

La "moderna satanismo" (tiel nomita de la kreinto) naskiĝis en la dua duono de la 20-a jarcento, verke de Anton LaVey, la unua persono kiu provis doni racian kaj plenkompletan fundamenton al satanismo, kun “satanisma biblio”: en 1961 en Usono li fondis la "Magian Rondon", alinomitan poste (1966) Eklezio de Satano.

Alia influa kuniniciatinto de la moderna satanismo estis Aleister Crowley. Kreinte teologion pri satanismo, LaVey realkroĉiĝis al elementoj de la demonologio, hebrea kaj kristana, kaj al antikvaj paganaj kultoj: tion konfirmas la alpreno de simboloj kiel la 666, alprenita de satanistoj en la renvesita versio.

Imitinte tiun originan organizaĵon, en diversaj lokoj de la okcidenta mondo naskiĝis – kaj daŭre naskiĝas – organizaĵoj aŭ personoj kiuj, pli/mapli konscie kaj eksplicite, referencas al la teorioj de LaVey, estas ankaŭ grupoj aŭ personoj kiuj, kvankam sin proklamantaj satanistoj, distingiĝas kaj disiĝas profunde kaj eksplicite el liaj ideoj.

Satanistaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Inter la movadoj devenantaj el satanismo de LaVey nombriĝas:

Religia aŭ tradicia satanismo. La membroj de tiu kategorio kredas (referencante pli/mapli eksplicite al totala aŭ parta kondamno far kristanismo) je la ekzisto de iu persona diaĵo, la princo de la tenebroj, al kiu ili donas kulton sub diversaj nomoj. La grupo plej konata estas la Templo de Seth (fondita en 1975 en San Francisko far Michael Aquino en proklamita kontraŭeco al LaVey). Ĝiaj adeptoj, referencante iamaniere al Novpaganismo, adoras la antikvan danĝerigan dion egiptan Seth. Inter la religiemaj satanistoj, la “luciferanoj” praktikas modernan version de Manikeismo, en kiu Lucifero estas adorita kiel principo nepre komplementa al Dio, dum la “okultistaj satanistoj” eksplicite apogiĝas sur kristanismo akceptante bazajn tezojn de la Biblio, sed iniciatiĝinte por renversi la valorojn de kristanismo.

Raciisma satanismo. Eble temas pri Ateismo konceptita ekstreme materialisme, hedonisme, kontraŭkristane kaj humanisme: ĝiaj adherantoj, kvankam kredantaj je neniu dio, adoptas satanon – konsideritan la ribelulo kontraŭ la Dio kristana kaj, tial, kiel emblema figuro de ribelo kontraŭ la sistemo de kristanaj valoroj – aparte kontraŭ la kristana ideologio, opiniata kiel mortigilo de la homo, el tiu foriganta ĉiun veran valoron. Ili sin proponas diigi la homon, ĝin igante objekto de kulto supera al io ajn. Parto de tiu movado, nome la “filozofiaj satanistoj” praktikas la Magion, rekuniĝinte al okultismo, sed ili ne neas la ekziston de la animo kaj transvivon.

Acida satanismo. Temus pri la fenomeno de la “bestoj de satano”, aŭ pri tiu fenomeno de opuloj aŭ unuopuloj dediĉiĝantaj al seksaj kondutoj orgiaj kaj kontraŭkonvenciaj krome al krimaj faktoj, inter kiuj violentaj agadoj, trouzo de drogoj kun profanado de tombejoj, kiujn ili konigas plenumendaj laŭinspire de Satano kaj malame al la kristana Dio. Multaj el tiuj referencas al samspecaj eminentuloj kiel al Charles Manson.

Spurojn de satanismo, aŭ laŭdojn al satano, specialistoj trovis en kanzonoj de Rokenrolo kaj Metalroko, aparte en la Nigra Metalroko, kaj alispecaj kanzonoj, kaŝitaj aŭ evidentigitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La bible satanique de Anton Szandor LaVey
  • Le satanisme. Quel danger pour la société ? eldonita de Olivier Bobineau
  • Michelet, Jules. (1862). Satanism and Witchcraft: The Classic Study of Medieval Superstition. ISBN 978-0806500591.  Konsiderata la unua moderna verko pristudanta Satanismon.
  • Richard Cavendish. (1967). The Black Arts: An Absorbing Account of Witchcraft, Demonology, Astrology, and Other Mystical Practices Throughout the Ages. ISBN 978-0399500350.  Resumo de historio de Sorĉarto, Satanismo kaj Demonadorado en la lasta parto de la libro.
  • Passantino, Bob kaj Gretchen: Satanism: Grand Rapids: Zondervan: 1995.
  • Zacharias, Gerhard. (1980). The Satanic Cult. ISBN 978-0041330083.  Tradukita el la germana eldono de 1964 de Christine Trollope.
  • Wlodek, Nikodem. (2004). Satans Raw. 
  • Medway, Gareth, Lure of the Sinister: The Unnatural History of Satanism, 2001, isbn=978-0814756454
  • Noctulius, Emperor. (2007). the path to satan. 
  • Chornyisyn, Mykhailo. (2009). Hail Satan: A collection of Satanic

verse by Mykhailo Chornyisyn illustrated by M.B.. ISBN 978-0557064892. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]