Maniĥeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mani (profeto))
Maniĥeo
profeto de Maniĥeismo
Persona informo
𐭌𐭀𐭍𐭉
𐭬𐭠𐭭𐭩
𐮋𐮀𐮌𐮈
𐫖𐫀𐫗𐫏
Naskiĝo 14-an de aprilo 216 (0216-04-14)
en Seleŭkio-Ktesifono, Arzakidoj
Morto 2-an de marto 274 (0274-03-02) (57-jaraĝa)
en Gundiŝapur,  Sasanida Imperio
Mortis per senhaŭtigo vd
Religio Maniĥeismo vd
Etno Iranaj popoloj vd
Ŝtataneco ArzakidojSasanida Imperio vd
Profesio
Okupo teologo • verkistoprofeto • religiestro • filozofo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mani of Cao'an; the Buddha of Light.jpg
Mani de Cao'an; la Budho de Lumo

ManiĥeoMani (mezperse 𐭌𐭀𐭍𐭉; perse مانی; greke ΜάνηςΜανιχαῖος; latine ManesManichaeus; naskiĝis la 14-an de aprilo 216 en Seleŭkio-Ktesifono - mortis la 26-an de februaro 277 en Gundiŝapur) estas la profeto de Maniĥeismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la Elĥasaitoj. Ĉi tiuj judaj kristanoj (laŭ aliaj Mandeoj) praktikadis ĉiutagajn purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la Toraon kaj rekonis Jesuon kiel la Savinton.

Maniĥeo, kiu, imitante Paŭlon, sin konsideris apostolo de Jesuo Kristo, mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis kanonaj en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo.

El lia predikado estiĝis monda religio: danke al la maniĥeaj misiistoj ilia eklezio baldaŭ fariĝis grava konkurenco de la oficiala kristanismo. Origine – ankaŭ pro la tiea reĝo Ŝapuro la 1-a – la nova religio estis sukcesa en Persujo, sed lia sekvanto, instigate de la pastro-kasto de la Magoj, persekutis ĝin. Mani mem mortis martire en la karcero en 276.

Historio kaj disvastigo de Maniĥeismo[redakti | redakti fonton]

Ĉar ĉi persekutado daŭris ĝis la komenco de la araba superregado, la maniĥeoj fuĝis al aliaj regionoj: la religio disvastiĝis ĝis okcidenta Nord-Afriko, Hispanio kaj eĉ Romo unuflanke kaj aliflanke ĝis orienta Ĉinio. En okcidento ĝi formortis en la 6-a jarcento, sed iom el iliaj ideoj postvivis ĉe la bogumilanoj. En la 8-a jarcento jam ekzistis maniĥea eklezio en Ĉinio. LA religio atingis ĝian pinton okaze la Ujguraj tribestroj konvertiĝis al la religio, unue la Reĝo kaj la nobelaro kaj poste la popolo. Maniĥeismo restis la ŝtata religio dum proksimume jarcento ĝis la kolapso de la Ujgura ĥanlando en 840. Nur en la 13-a jarcento la maniĥeismo definitive malaperis.

En modernaj tempoj maniĥeaj tekstoj estis retrovitaj en multaj lingvoj tra tiu vasta regiono. Internacia grupo da fakuloj nun estas laboranta pri sistema pristudado kaj editorado.

La strukturo de la maniĥea eklezio estis hierarkia: la gvidanto (Greke αρχηγος) ĝis komence de la 10-a jarcento rezidis en Babilono, kiam lia rezidejo transiris al Samarkando. Sub li estis 12 apostoloj, 72 episkopoj kaj 360 presbiteroj. Kvara rango estis la elekti (elektitoj) de ambaŭ seksoj. Kvinan oficialan rangon konsistigis la amaso de la tiel nomataj "aŭskultantoj", inter kiuj estis ankaŭ Aŭgusteno de Hipono, kiu pli poste kiel ortodoks-kristana episkopo fariĝis fervora kontraŭulo de la Maniĥeismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]