Ofitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Agnolo Bronzino, La bronza serpento, el la kapelo de Eleonora de Toledo, Florenco, Palazzo Vecchio

Per la vorto Ofitoj (el la antikvgreka: ὄφις, "serpento") aŭ Naasenoj (en La hebrea: nâhâsh, "serpento") oni indikis la membrojn de ĉiuj gnostikaj sistemoj kiuj amiegis la serpenton koruptinton de Adamo kaj Eva, taksatan disdonanto, al la homoj, de la de sciado pri bono kaj malbono. malpersmesita de la [[Dio laŭ Judismo|Dio de la Malnova Testamento, kreinto de la mondo, sed, opiniatan ĉe gnozo malsupera se komparata kun la Unua kaj plejalta Dio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiuj penssistemoj, kiuj unuflanke ne disdegnis konsideri ankaŭ la gravecon de la serpento en paganaj kulturoj (besto profetece dotita, simbolo de la generanta forto de la naturo), aparte realkroĉiĝis al la pasaĵoj de la Biblio en kiuj oni parolas pri bronza serpento (Nombroj 21, 4-8; 2Reĝoj 18, 4; Eliro 7, 8-12).[1]

(Citaĵo el Biblio) “Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo. 8 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva. 9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva” (Nom 21, 7-9).

(Citaĵo el Biblio) ”Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; 15 por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon” (Jo 3, 1).

La origininto de tiuj sektoj de la dua jarcento restas nekonata. Sed la karakterizaĵo de ilia doktrino, marĝene de kristanismo, pelas iujn esploristojn ilin klasifiki pli kiel paganaj gnostikulojjudajzantoj ol kiel herezaj kristanaj]]. Laŭ la Ofitoj, la Patro de ĉiuj, aŭ Unua Homo, emanis la Filon (la Penson), aŭ la Duan Homon. Poste aperis Agapo (Sankta Spirito]]), aŭ Dua Virino. Tiu triopo generis Kriston kaj ties Fratinon Sophian (la Saĝo). Ankaŭ Sophia generis filojn, unu el kiuj, la Demiurgo Ialdabaoth, ribelis kontraŭ la aŭtoritato kaj kreis la materian mondon kaj la homon. Tiu demiurgo, identigita kun la dio de la Malnova Testamento enfermis la unuajn homan paron, Adamon kaj Evan, en la Edena Ĝardeno por esti adorita de ili. Tamen, Sophia sendis la serpenton por ke ĝi ilin konvinku manĝi la malpermesitan frukton kaj reveki en ili la konsciencon, kies niveloj superis tiujn de Ialdabaoth[2]. Fakte, Sophia estis enkorpiginta en la homojn, senscie de ilia demiurga kreinto, dian fajreron kiu, pro la manovroj de la Demiurgo, restis duondormanta. Jesuo, foje identigita kun la serpento, tial descendis el la ĉielo por ekflamigi tiun dian fajreron kaj liberigi el tiraneco de Ialdabaoth. Pro tio la Ofitoj adoras la serpenton kaj honoras ĉiujn personojn de la Malnova Testamento kiuj oponis al Javeo, nome al Demiurgo.

Aŭgusteno de Hipono informas ke ili bredis serpentojn per kiuj ili frotetis siajn panerojn kiujn poste, tielmaniere sanktigitajn, ili manĝadis kiel eŭkaristion. Iliaj precipaj verkoj, ĝis nun konataj, estis la “Prediko de la Naasenoj” kaj la “Diagramo de Ofitoj”. Tiu lasta, kompilita ĉrkaŭ len 150, priskribis la ofitan Kosmologion. Malgraŭ ĝia perdiĝo, ĝia enhavo estis ĝisfunde esplorita jen de la pagana Kelso jen de la herezologo Origeno[3].

William Blake, La tento kaj falo de Eva, 1808 (ilusraĵo en la Perdita paradizo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La serpento estis tiom kultata de la juda popolo ke nek sacerdotoj nek reĝoj nek profetoj sukcesis ĝin estingigi.
  2. Hipólito de Roma, Philosophumena.
  3. Contra Celsum 6:28.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hipolito Refutoj
  • Ireneo de Liono Kontraŭ la herezoj
  • germane E. Haenchen Das Buch Baruch, in Zeitschrift fur Theologie und Kirche, 1953, p. 123 kaj ss.
  • Birger A. Pearson, "Ophites", apud W. Hanegraaff, Dictionary of Gnosis and Western Esoteri-cism, Leyde, Brill, 2005, t. II, p. 895-898.
  • Annarita Magri, "Le serpent guérisseur et l'origine de la gnose ophite", Revue de l'histoire des religions, 2007, 4, p. 395-434.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kristanismo