Sophia (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Personigo de Sophia en la biblioteko de Kelso en Efeso.

SofiaSophia (greke: Σοφία "saĝo"), estas filozofia kaj religia koncepto komuna jen al gnostikismo de la aleksandria kaj siria skoloj, jen al judismo jen al kristanismo. Ŝi (temas pri virina nomo) ricevas la signifon, surbaze de la sistemo al kiu estas aplikata, de dia Saĝo aŭ de virina parto de Dio. Tio videblas, ekzemple, en Ptolomeo kaj Valentino).

Sophia en la kristana gnostikismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kristana gnostikuloj, [1]Sophia estas centra elemento por la kosmologia kompreno pri la universo. Sophia estas la virina komponanto de Dio, kaj koincidas kun la Sankta Spirito de la Sankta Triunuo. Shi specifiĝas, tial, samtempe kiel Fratino kaj Edzino de Kristo ĉar, same kiel Kristo, Ŝi devenas el Dio [Dio intencita, do, kiel Patro kaj Patrino ĉar Origino kaj Generanto de la du principoj, vira (en Kristo) kaj virina (en Sophia]. Sophia rezidas en ĉiuj ni subforme de Dia Fajrero kaj Kristo estis sendita surteren por ekflamigi la dian fajreron kiu kuŝas en la homo, ĝin revekante el al trompoj de la mondo kaj el la Demiurgo.

Preskaŭ ĉiuj gnostikaj sistemoj de la siria kaj egipta skoloj instruas ke la universo komenciĝis el origina Dio, nekonebla, difinita Patro aŭ BythosMonado. Tiu povas esti asociita al la koncepto de Logos de la stoikismo, aŭ de esoterismo, aŭ al terminoj de [teozofio]] kiel Ain Sof en la KabaloBrahmao en Hinduismo. En la kristana gnostikismo tiu origina Dio estis konata ankaŭ kiel Unua Eono. De tiu unueca komenciĝo, la Uno spontane emanis aliajn parajn eonojn, potence ĉiam pli malsuperajn. La lastaj de tiuj paroj estis formitaj de Sophia kaj Kristo. La tuta eonaro, kune, konstituas la Pleromon, aŭ la plenecon de Dio, kaj tiel la eonoj ne devus esti konsiderataj kiel entaĵoj malsamaj el Li, sed kiel simbolaj abstraktaĵoj de la dia naturo.

Sophia en la gnostikaj kodeksoj de Nag Hammadi[redakti | redakti fonton]

En la kodeksoi de Nag Hammadi, Sophia alestiĝas siziĝa (para) kun Jesuo Kristo (estinte kunemanata kun li, Ŝi formas kun li intiman unuecon. Kaj estas identigata kun la Sankta Spirito de la Triunuo. Laŭ la teksto "Pri la Origino de la mondo", Sophia estas priskribita kiel tiu kiu generis sen sia vira partenero: el tiu afero alestiĝis la Demiurgo (Satano) aŭ la hebrea Dio Javeo (nomata ankaŭ Yaldabaoth, Samael), kreinto de la materia universo, kaj do de la homo, kaj malsupera-dio malbona, ĉar Sophia ĝin generis sen sia siziĝa Jesuo, provante malfermi breĉon en la barilo inter si kaj la nekonebla Bythos.

Sed ĉar en la kreita homo restis enprizonigita dia fajrero, por ĝin liberigi aparis sur la tero Jesuo Kristo kiu sukcesis reveki en la homo konscion pri lia digneco dia, nome pri la spuroj de Sophia restinta en li.

Krome Sophia estas pentrata kiel tiu kiu detruos Satanon/Yaldabaoth/Javeon kaj tiun materian universon kaj ties ĉielojn.

Falo kaj elaĉeto de Sophia[redakti | redakti fonton]

Tamen, la angoro kaj timo de Sophia pro la risko perdi la vivon sammaniere per kiu Ŝi perdis la lumon de la Unuo, provokis en Ŝi konfuzon kaj deziron reveni al ĝi. Pro tiu timo, hazarde alestiĝis la materio (greke: hyle) kaj la animo (greke: psykhe) pere de la kvar elementoj fajro, akvo, tero, kaj aero. Laŭ iuj gnostikaj fontoj Ŝi sukcesis enirigi en la homajn kreitulojn dian fairerojn kiuj igos farebla ilia elaĉeto. Post tiu eventoj de Sophia, la elaĉetinto (Kristo) revenis kaj al Ŝi permesis denove reakiri la perditan lumon, Ŝin remetante al la kontakto kun la Spirito.

En ĉio tio dominas la alegoria interpreto, pro kio la gnostikaj figuroj flanĝas en dekoj da malsamaĵoj; ankaŭ la evangelia historio de Jesuo, laŭ ili, estas alegoria: li ne estas vivanta estulo en historia konteksto, sed Ekstera Mistero uzata kiel enkonduko al la Gnozo.

Sophia en judismo kaj en negnostikaj kristanismoj[redakti | redakti fonton]

Judismo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ se la "Dia Sophia" estas centra en multaj gnostikaj movadoj, Ŝi ne estas ekskluziva de gostikismo. Sophia kiel "Saĝo de Dio" (Chokmah hebree) aperas en la Biblio en la libro de Sentencoj de Salomono (aparte en ĉap. 8 22-31 en kiu Sophia parolas kvazaŭ estulo tute subsistanta), en Psalmoj, en la, por la plejgranda parto de la kristanaj eklezioj kanona, Saĝo de Salomono kaj en la Nova Testamento. En judismo Sophia korespondas al la Shekinah, "la Gloro de Dio", figuro kiu plenumas ŝlosilan rolon en la kosmologio kiel esprimo de la virina aspekto de Dio. Kiel la gnostika Sophia, la Shekinah duforme rolas: Ŝi sidas flanke de Dio, sed ankaŭ estas ekzilta en la mondo de la materia, la Malkuth.

Rusa Ortodoksa Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Dum certa periodo, en la rusa ortodoksa eklezio, Sophia estis individuigita de iuj teologoj kiel ŝlosilo-figuro por la kompreno pri Dio. Inter ili la plej famaj Vladimir Solovjov, Pavel Aleksandrovič Florenskij, Nikolaj Berdjaev kaj Sergej Nikolajevič Bulgakov, kies libro Sophia: La Saĝo de Dio reprezentas la apoteozon de la Sophialogio. Lia verko, tamen, estis denuncita ĉe la rusaj ortodoksaj aŭtoritatoj kiel hereza. Laŭ Bulgakov, Sophia estis sur la sama plano de la Sankta Triunuo, aganta kiel virina aspekto de Dio kune kun la tri Viraj principoj (Patro, Filo, kaj Sankta Spirito). Tio, pliprecize, kontraste kun la oficiala orienta Ortodoksa Eklezio, kiu asertis ke Sophia estas la sama persono de la Filo (virine priskribata en la Malnova Testamento) ĉar "Sophia", en la greklingvo de la Septuaginto, estas virina termino), kiu enkarniĝis en Jesuo Kristo.

Katolika Eklezio kaj Reformitaj Eklezioj[redakti | redakti fonton]

En la Katolika Eklezio la figuro de Sophia estis forlasita ĝis kiam Sankta Ildegarda ei Bingen rakontis ke mem havis pri Ŝi vizion kaj ŝin celebris kiel kosman figuron jen skribe jen arte, Ŝin prezentante vestita per ora surmetaĵo ornamita per altvaloraj gemoj.

Ene de la angla protestanta medio de la 17-a jarcento, la mistikulino kaj teozofulino Jane Leade, verkis diversajn priskribaĵon de siaj vidpunktoj kaj de siaj dialogoj kun la Virgulino 'Sophia' kiu, ŝi diratis, al si rivelis la spiritan disvolviĝon de la kosmo. Tamen, krom tiu vidpunkto iom stranga, kutime la doktrino pri Sophia de la protestantaj kaj reformitaj eklezioj ne distanciĝas el la katolika koncepto.

La virina fizionomio de Sophia, kiu estas dia prerogativo de Kristo Difilo, altiris kelkajn ĝin kompari kun la Virgulino Maria, tiom admirata kaj kultata de katoliksimo kaj ortodoksimo kaj aliaj eklezioj. La komparo tamen ne havas sencon ĉar la Virgolino Maria estas pura kreitulo, kvankam laŭdecide Dio, influa ĉe Dio, dum al Sophia estas atribuataj diaj karakterizoj.

Konkludoj[redakti | redakti fonton]

La precipa malsamaĵo inter la gnostika ideo pri Sophia kaj tiu de la oficialaj eklezioj, estas ke laŭ la duaj, Ŝi ne falis kaj ne bezonas elaĉeton. Krome, por kristanismo ŝi ne estas figuro tiom centra kiom por la gnostikuloj. Laŭvere, se oni ekscetas la mistikulojn kaj teologojn supre menciitajn, en multaj teologoj Ŝi ne estas figuro grava kaj teologia altira, aparte en la okcidentaj eklezioj [[Katolikismo, Protestantismo ktp). En la tradicioj orientaj ĝenerale, aparte en tiuj ordodoksaj, Sophia estas konsiderata, sed kutime restas koncepto nekomprenata kaj flankelasata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ”Kristana” ne signifas “laŭ la kristana ortodoksio”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caitlin Matthews, Sophia: Goddess of Wisdom (Londono: Mandala, 1991) ISBN 0044405901
  • Brenda Meehan, ‘Wisdom/Sophia, Russian identity, and Western feminist theology’, Cross Currents, 46(2), 1996, pp149–168
  • Thomas Schipflinger, Sophia-Maria, (germaanlingva), 1988.
  • Arthur Versluis, Theosophia: hidden dimensions of Christianity (Hudson, NY: Lindisfarne Press, 1994) ISBN 0940262649
  • Arthur Versluis, Wisdom’s children: a Christian esoteric tradition (Albany, NY: SUNY Press, 1999) ISBN 0791443302
  • Arthur Versluis (ed.) Wisdom’s book: the Sophia anthology (St.Paul, Min: Paragon House, 2000) ISBN 1557787832

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]