Kristana gnostikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristana Gnostikismo estis grava pensa-religia kurento de la antikva Kristanismo, disvolviĝinta precipe en la 2-a kaj 3-a jarcentoj, kontraste kun la “Granda Eklezio”, aŭ kun la pra-ortodoksio, nome kun tiu kiu fariĝos la postaj katolika kaj ortodoksa eklezioj.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Tiu movado, karakterizita per variaj kaj komplikaj penso-kombinaĵoj, ĝenerale oponis la religian heredon de hebrean transigitan en kristanismo [1], kaj instruis ke la savo dependas de iu formo de “scio supera kaj iluminita” (=gnozo, frukto de persona travivado kaj de strebada priserĉo de la Vero. Ne do per la adhero al Jesuo Kristo Resurektinta kaj al dogmoj de la kredo, sur kiuj male fortikiĝas la Demiurgo por plagiati la menson de la homo al tiu malpermesante evoluiĝi al atingo de Dio kaj de la Vero.

Ĝenerale gnostikuloj tendencas identigi la Dion malnovatestamentan kun la malsupera potenco de la malbona Demiurgo (= Satano), kreinto de la tuta materia mondo, dum identigas la Dion de la Nova Testamento kun la Eono perfekta kaj eterna, la generanto de la eonoj (=Kristo) kaj Sophia (=Sankta Spirito), enkarniĝintaj en la tero kiel Jesuo kaj Maria Magdalena. El la religia koncepto docetisma, kunnaskita en plej granda parto de la gnostikaj religioj, devenus la rifuzo de la resurekto de la korpo de Jesuo ĉar post lia morto Li revenus surteren nur di-forme, nome liberigita de la materia korpo, kiu estis kreita malobee al la Dio supera.

Ĉiuj tiuj konvinkoj fortege kontrastas kun la ortodoksio de kristanismo kiu formiĝantis en tiuj jarcentoj. Estis, tial, neeviteble ke la gnostikaj doktrinoj, kiuj unuatempe disvastiĝis ankaŭ ene de la Eklezio trovu oponon ĉe la katolikaj komunumoj kaj estu konsideritaj herezaj. La kreskiĝo de la tensioj kaj la forta konsentoaltira influo sur la popolo, aparte sur la malriĉaj socialaj klasoj, kun ilia pretendo de deviga konvertigo, foje altrudita, de la katolikaj komunumoj, ekscitis la inventon de krucmilitoj aŭ similaĵoj kiuj, fine, kunportis la eliminon de la herezuloj, kiel okazis kun la mezepokaj heredoj de kristana gnostikismo, Albigensoj. [2]

Unika religia komunumo origine gnostika nune ekzistanta estas tiu de Mandeoj aŭ kristanoj de Sankta Johano la Baptano. Ilia nuna gnostikismo baziĝas sur rigida monoteismo en kiu Dio helpas por ke la kredantoj sin liberigu de la influo de la persona potenco de la malbono (dualismo), kiu fine estos detruita.

Gnostikaj aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Antaŭmetendas ke foje la Patroj de la Eklezio uzas la vorton “gnozo” kun la senco de “kristana doktrino” aŭ “scio pri Jesuo Kristo” dum ĉe gnostikuloj la sama vorto havas tutalian sencon.

Gravaj spuroj, se ne tuta gnostikisma sistemo, de kristana gnostikismo troviĝas en Bazilido, en Markiono, kies doktrino estis refuzita de la roma eklezio, Valenteno kontraŭata de Tertuliano, kaj aliaj aktivaj en diversaj partoj de la kristana ekleziaro.

Studuloj pri kristana gnostikismo, kiel Marcello Craveri, opinias ke la unua matrico de gnostikisno jam troviĝis en Klemento de Aleksandrio kaj en lia posteulo en la katekisma katedro de Aleksandrio Origeno, sed aliaj, la plejparto, en ili vidas nur neprecizecon de lingvaĵo rilate tiujn temojn ĉar el la amplekso de ilia teologia pensado elvenas la tradicia katolika doktrino.

Sur la kristana gnostikismo influis ankaŭ la filozofio de Plotino kun sia diaj emanaĵoj, kaj ankaŭ Manikeismo.

Kristana gnostikismo, energie repuŝata de la Patroj de la Eklezio kaj de la Granda Eklezio, ricevis, pratikan kaj definitivan, kondamnon en la Kristologiaj kaj Triunuaj Koncilioj.

Gnostika koncepto pri la kreo[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la religioj kristanaj-gnostikaj teoriumas ke el Dio Unua Eono estis generitaj diversaj paroj de viraj eonoj ĉiam kunigitaj kun inaj eonoj. El tio, do, la naturo vira kaj ina de Dio (Dio konceptata samtempa Patro kaj Patrino). La tuto de Dio kaj eonoj formas la “Pleromon

La eonoj tial reprezentas la diversajn emanaĵojn de la Unua Dio, konata ankaŭ kiel Unu, nome la Monado, Aion Teleos, (Eono Perfekta), Arkhe (Komenco)...
Tiu Unu-Esto estas ankaŭ mem eono kaj entenas en si mem alian eston nomatan Ennoia (= Penso), aŭ Charis (Graco), aŭ Sige (= Silento). La perfekta Esto, sekve, koncipis la duan kaj la trian eonon: la virseksulo Caen (= Povo) kaj la inon Akhana (= Vero, Amo).

En la gnostika tradicio, la nomo “Sophia” estas, kune kun tiu de Kristo, atribuata al la lasta emanaĵo de Dio. Plejfoje, se ne en ĉiuj versioj de gnostikismo, Sophia provokas malstabilecon en la Pleromo, kontribuante al la kreado de la materio. La dramo de la elaĉeto de Sophia pere de Kristo aŭ “Logos” estas la centra dramo de la universo tuta.

En la kodeksoj de Nag-Hamado, Sophia estas la alia aspekto de Jesuo Kristo (ĉar kunemanita kun li, ĝi formas unuecon kun Kristo), kaj estas identigita kun la Sankta Spirito de la kristana Triunuo.

En iuj tekstoj Sophia generas, sen la para virseksulo, la Demiurgon aŭ Satanon aŭ la hebrean Dion, nome Javeo [3]

Fine (nur en kelkaj gnostikaj sistemoj) Sophia detruos Satanon kaj Javeon kaj tiun ĉi materian universon.
“Kaj iliaj ĉieloj falos unu sur la alajn kaj iliaj taĉmentoj estos konsumitaj per la fajro... Kaj la ĉielo rompiĝos en la mezo [...] ili falos en la abismon, kaj la abismo estos renversita”.

Ankaŭ la Evangelio laŭ Judaso, lasta gnostikaĵo malkovrita, tradukita kaj poste akirita de National Geographic Society mencias la eonojn kaj parolas pri instruoj de Jesuo ĉi-rilate. En pasaĵo de tiu evangelio, Jesuo mokas la disĉiplojn kiuj preĝas Superan Eston kiun ili adoras kiel Dion, kiu, male, estas la malamika Demiurgo.

Iuj gnostikaj sektoj, kiel la “Ofitoj”, veneradis la serpenton pro tio ke, kiel estas rakontate en la Genezo (3,1), ĝi estis sendita (aŭ ĝi estis Sophia mem sub serpentaj ŝajnoj) por puŝi la homon sin nutri per la “gnozo” necesa por eliri el la trompoj de la Demiurgo-Javeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Atingis nian epokon certa nombro de tekstoj de gnostikismo ispiriĝinta ĉe kristanismo. Inter tiuj grandan elstaron akiris al malkovro ĉe Nag-Hamado, en Egiptio, de “gnostika” biblioteko, konsistanta en 13 kodeksoj, kiuj siavice entenas 53 tekstojn koptlingvajn, antaŭe nekonatajn, al ili estis sekve aldonita la Evangelio laŭ Judaso ([1]) malkovrita en la jaroj okdekaj

Krome diversaj Patroj de la Eklezio priskribis la doktrinojn de la kristana gnostikismo kun la intenco ilin kritiki kaj forpuŝigi, kiel okazas en la verko Adversus haereses (Kontraŭ herezoj) de Ireneo el Liono. Neforigante ke temas pri kritikantoj kaj polemikaj verkoj, eblas tamen elkovi kromajn informojn pri la kredoj de gnostikuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En tio ĝi estis ekstreme kontraŭa al la doktrinoj de la hebre-kristanoj kaj al aliaj malpligrandaj kristanaj grupoj kiel al Ebionitoj.
  2. Iuj aspektoj, tamen, de gnostikismo ĉiukaze kontribuis al la pliiĝo de la asketismo en la kristanaj eklezioj, aparte en tiu Orienta.
  3. Por la [[Albigensoj” tiu entaĵo estas nomata Rex Mundi (Reĝo de la Mondo) ĉar dominanta per la prizoniganta materio, el kiu la animo devas sin liberigi helpe de Jesuo Kristo: el tio sekvas la malnobleco de la seksumado kaj generado...