Mandeismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mandea Darfaŝ, simbolo de Mandeismo.

Mandeismomandeanismo (arabe: مَنْدَائِيَّة‎, Mandāʾīyah), konata ankaŭ kiel Sabianismo (arabe: صَابِئِيَّة‎, Ṣābiʾīyah) estas religio el Proksima Oriento, origininta el la regiono de la rivero Jordano. La mandeismo estas religio kaj monoteisma kaj gnostika kun kosmologio forte duisma.[1][2] Ties sekvantoj, mandeistoj, adoras al Adamo, Habelo, Set, Enoŝ, Noa, Sem, Aram kaj speciale al Johano la Baptisto. La mandeistoj estis kalkulitaj inter la semidaj popoloj kaj parolas dialekton de la orienta aramea konata kiel "mandea" lingvo.[3] Oni diras, ke la nomo de la "mandeismo" devenas de la aramea (aramea מַנְדַּע, /manda/, ‘[ni] scias’) kio signifas “konon,” kiel la greka vorto gnosis.[2] Inter ties sekvantoj, la termino "mandeo" referencas nur al laikuloj, dum la pastroj estas foje nomataj Nazarenoj, aŭ Nazoreanoj. En Mezoriento, sed ekster ties komunumo, oni konas ilin ofte kiel Subba (arabe: صُبَّة‎ Ṣubba, singulare: Ṣubbī) aŭ Sabianoj. La termino Subba estas derivata de la aramea radiko rilata kun la bapto, kiu en nov-mandea estas Sabi. Pro tio, la mandeismaj komunumoj en la diasporo estas memnomitaj ofte "Sabianaj Mandeanoj."[4] Porokaze, kaj erare, la mandeistoj estas nomataj “kristanoj de Sankta Johano,” post ilia dekomenca renkonto kun katolikaj misiistoj meze de la 16-a jarcento.[5]

En la Korano la Sabianoj (arabe: الصَّابِئُون‎, aṣ-Ṣābiʾūn) estas menciitaj trifoje kun judoj kaj kristanoj. La plej parto de fakuloj nuntempe kredas, ke tiu termino referencas al la ŝebaistoj, religia abrahama grupo kiu sekvis Kriston kaj kiu ne estis rilata kun la mandeistoj (kiuj malakceptas Jesuon). La konfuzo inter la du grupoj okazas ĉefe inter kiuj ne parolas araban, por kiuj la korana vorto aṣ-Ṣābiʾūn (el la radiko ص ب أ) ŝajnas simila al la vorto Ṣubba (el la radiko ص ب ب).

Laŭ plej fakuloj, la mandeismo originiĝis ie en la unuaj tri jarcentoj de la komuna erao, ĉu en Mezopotamio sudokcidente ĉu en la areo siri-palestina.[6] Tamen, kelkaj fakuloj estis adoptinta la perspektivon ke la mandeismo estas pli antikva kaj datas de tempoj antaŭkristanaj.[7]

Mandeisma Beth Manda (Maŝĥanna) en Nasirija, suda Irako en 2016.

La religio estas praktikata ĉefe ĉirkaŭ la riveroj Karun, Eŭfrato kaj Tigriso kaj la riveroj kiuj ĉirkaŭas la fluejon de la rivero Ŝatt al-Arab, parto de la sudo de Irako kaj de la Provinco Ĥuzestano en Irano. Oni kredas, ke estas inter 60 kaj 70 mil mandeistoj en la mondo.[8] Ĝis la Iraka milito, preskaŭ ĉiuj mandeistoj loĝis en Irako. Multaj irakaj mandeistoj estis fuĝintaj el sia lando ekde tiam pro la nestabileco kreita de la usona invado al Irako en 2003 kaj la posta okupacio fare de la armitaj fortoj de Usono, same kiel la rilata pliigo en la sektarisma violento fare de ekstremismaj islamanoj.[9][10] Por 2007, la nombro de mandeistoj en Irako estis malpliiĝinta al proksimume 5000.[9]

La mandeistoj restis separitaj kaj tre sekretemaj. La informo pri ili kaj ilia religio devenis ĉefe el fakuloj eksteraj al ilia komunumo, partikulare Julius Heinrich Petermann, orientalisto[11] kaj de Nicolas Siouffi, siria kristano kiu estis vickonsulo de Francio en Mosulo en 1887,[12] kaj la brita kulturantropologino Lady E. S. Drower. Estas pli antikva priskribo, sed tre antaŭjuĝa de la franca vojaĝisto Jean-Baptiste Tavernier[13] en la 1650-aj jaroj.

Fondita sur gnostikaje bazoj, la mandeismo aligis elementojn de diversa deveno. Ĝi estas sekvata de kredantoj en kelkaj zonoj de Irako, Irano, kaj aliaj landoj kien ili venis pro persekutadoj aliloke. Ĝi estas estrata de la pastra kasto de la nazoreanoj (nomoj per kiu ili estis same konataj). Tiu pastra kasto subdividiĝas en du tipoj, la inicitoj al plej alta nivelo nomitaj ganzibra (trezoristoj) kaj aliaj pli malaltrange inicititaj, nomitaj tarmidia (lernantoj) kaj ili uzas kiel liturgia lingvo orientan dialekton de la aramea nuntempe komprenita nur de pastroj. La mandea alfabeto montras paralelecon kun la elimajkaj skribaĵoj de Tang-i-Sarwäk en Provinco Ĥuzestano (2-a jarcento).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buckley, Jorunn Jacobsen. (2002). The Mandaeans: ancient texts and modern people. Oxford University Press. ISBN 1-4237-6304-1. OCLC 65198443. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  2. 2,0 2,1 Rudolph, Kurt. (1978). Mandaeism. Brill. ISBN 90-04-05252-6. OCLC 4806216. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  3. Häberl, Charles. (2009). The neo-Mandaic dialect of Khorramshahr. Harrassowitz. ISBN 978-3-447-05874-2. OCLC 377787551. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  4. Häberl, Charles G. (2012-05). «Mandaeism in Antiquity and the Antiquity of Mandaeism». Religion Compass 6 (5): 262-276. ISSN 1749-8171. doi:10.1111/j.1749-8171.2012.00349.x. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  5. LUPIERI, E. (1a de Januaro 2004). «Friar of Ignatius of Jesus (Carlo Leonelli) and the First Scholarly book on Mandaeaism (1652)». ARAM Periodical 16 (0): 25-46. ISSN 0959-4213. doi:10.2143/aram.16.0.504670. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  6. «Mandaeanism | religion». Encyclopedia Britannica (en angla). Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  7. Congrès international d'études mithriaques (2a eld: 1975: Teherano, Irano) (1978). Etudes mithriaques: actes du 2e congrès international, Teherano, de 1a ĝis 8a de Septembro 1975.. Bibliothèque Pahlavi. ISBN 90-04-03902-3. OCLC 4289764. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  8. «Yale Daily News - Iraqi minority group needs U.S. attention». web.archive.org. 25-a de Oktobro 2007. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  9. 9,0 9,1 Deutsch, Nathaniel (6-a de Oktobro 2007). «Opinion | Save the Gnostics». The New York Times. ISSN 0362-4331. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  10. «Iraq's Mandaeans 'face extinction'». 4-a de Marto 2007. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  11. Foerster, Werner, 1897-1975.; Wilson, R. McL. (Robert McLachlan) (1972-1974). Gnosis: a selection of Gnostic texts. Clarendon Press. ISBN 0-19-826433-X. OCLC 628903. Konsultita la 8an de Septembro 2021.
  12. Lupieri, Edmundo (2001). The Mandaeans: The Last Gnostics. Wm. B. Eerdmans Publishing. ISBN 9780802833501.
  13. Tavernier, Jean-Baptiste; Astracan; Phillips, John (1678). The six voyages of John Baptista Tavernier /. Presita de R.L. kaj M.P.,. Konsultita la 8an de Septembro 2021.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Charles Harold Dodd: Interpretación del cuarto evangelio. Senloke: Cristiandad, 2004. ISBN 84-7057-448-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]