Provinco Ĥuzestano

| Provinco Ĥuzestano | |||
|---|---|---|---|
| خراسان خوزستان | |||
| Provinco | |||
| provinco de Irano [+] | |||
| Lando | Irano | ||
| Ĉefurbo | Ahvazo | ||
| - koordinatoj | 31° N, 49° O (mapo)31.327348.694Koordinatoj: 31° N, 49° O (mapo) [+] | ||
| Akvokolektejo | 64 055 km² (6 405 500 ha) [+] | ||
| Areo | 64 055 km² (6 405 500 ha) [+] | ||
| Loĝantaro | 4 710 509 [+] (2016) | ||
| Horzono | UTC+03:30, UTC [+] | ||
| ISO 3166-2 | IR-06 (IR-10 ĝis 2020) | ||
|
|||
![]() |
|||
| Provinco Ĥuzestano | |||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||

Ĥuzestano (perse استان خوزستان, Ostān-e Ĥūzestān) estas provinco de Irano. Ĝia ĉefurbo estas Ahvazo. La plej grava haveno estas Abadano. Alia grava urbo estas Dezful.
La areo de la regiono estas 64 055 km². Laŭ la stato de oktobro 2011 en la provinco vivis 4 531 720 personoj. La loĝdenso sekve estas 71 homoj/km². La ISO-kodo de la provinco estas IR-10.
En la regiono loĝas etnaj malplimultoj de araboj, luroj kaj baĥtiaroj. Dum antikveco la regiono apartenis al la malnova imperio de Elamo. Ĝi estas la plej varma regiono de Irano; jam dum antikveco ĝi estis fama pro sia ega varmo dum somero.
Parto de la provinco ege suferis dum la dek-jara iraka-irana milito de 1980 ĝis 1989.
Propra muzika stilo de tiu regiono nomiĝas Bandari ("havena"). Ĝi sentigas arabajn influojn.
Plej grandaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Ahvazo (provinca ĉefurbo)
Distriktaj ĉefurboj
[redakti | redakti fonton]
- Abadano
- Koramŝahr
- Dezful
- Andimeŝk
- Ŝuŝ (iam Suzo)
- Ŝuŝtar
- Behbahan
- Bandar Emam Ĥomejni
- Omidijeh
- Izeh
- Bagmalek
- Mahŝahr
- Susangerd
- Ramhormoz
- Ŝadegan
- Masĝed Solejman
- Hovejzeh
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Ekzistas gastiganto de Pasporta Servo en Ahvazo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Gubernio de Ĥuzestano Arkivigite je 2007-06-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle, arabe, perse)
- fotoj de Ĥuzestano (Esperante)
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano





