Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari

| Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | |||
|---|---|---|---|
| استان چهارمحال و بختياری | |||
| Provinco | |||
| provinco de Irano [+] | |||
| Lando | Irano | ||
| Ĉefurbo | Ŝahr-e Kord | ||
| - koordinatoj | 32° N, 51° O (mapo)32.327550.8546Koordinatoj: 32° N, 51° O (mapo) [+] | ||
| Akvokolektejo | 16 332 km² (1 633 200 ha) [+] | ||
| Areo | 16 332 km² (1 633 200 ha) [+] | ||
| Loĝantaro | 947 763 [+] (2016) | ||
| ISO 3166-2 | IR-14 (IR-08 ĝis 2020) | ||
|
|||
![]() |
|||
| Provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | |||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||

La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari - perse استان چهارمحال و بختياری - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝahr-e Kord. La provinco kovras areon de 16 332 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 857 910 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari situas en la sudokcidenta centra parto de Irano kaj ĉirkaŭiĝas de la provincoj Ĥuzestano, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj Isfahano.
Gravaj urboj estas Ŝahr-e Kord, Ŝahrekian, Hafŝejan, Boruĝen, Lordegan, Farsan, Ardal, Farroĥŝahr, Naafĥ, Saman, Junegan, Ben, Gandoman, Boldaĝi kaj Faradonbeh.
En la provinco krom la persa lingvo paroliĝas la regionaj iranaj lingvoj Baĥtijārī kaj Lorī.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La provinco konsistas el 5 distriktoj:
| mapo | mallongigo | distrikto |
|---|---|---|
| A | Ardal | |
| B | Boruĝen | |
| F | Farsan | |
| L | Lordegan | |
| ShK | Ŝahr-e Kord |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2008-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano





