Ŝuŝtar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝuŝtar
Roman.Bridge.Shushtar.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 32° 3′ N, 48° 51′ O32.04361111111148.856944444444Koordinatoj: 32° 3′ N, 48° 51′ O [+]
Alto 70 m [+]
Horzono Irana Norma Horzono [+]
Situo de Ŝuŝtar
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Shushtar [+]
Information icon.svg
vdr

Ŝuŝtar, (perse شوشتر‎) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La urbego estas konata kiel Venecio de Oriento. Laŭ sciencistoj la loknomo signifas: "pli granda / pli bona ol Ŝuŝ".

Aerfoto pri Ŝuŝtar

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝuŝtar situas en valo laŭ rivero Karun, 92 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum regno Elamo Ŝuŝtar estis konata kiel Adamdun. Dum la Sasanida Imperio ĝi estis insulo-urbo kaj somera rezidurbo. Artefaritaj subteraj kanaloj tra katakomboj faris reton en la urbo. Pro tiu sistemo la urbego estas deklarita Monda Heredaĵo. La katakomboj estis ankaŭ ŝirmejoj kontraŭ la someraj 50 °C. La urbo longe funkciis kiel fortikaĵo laŭ la Reĝa Vojo en antikva Persujo, kunligante la ĉefurbon kun Persepolo. Sklavoj de la romianoj konstruis digon de Cezaro, kiu estas kombinaĵo de arka ponto kaj digo, 500 metrojn longa kaj estas la plej orienta el la pontoj konstruitaj de la romianoj. Novaj irigaciaj instalaĵoj estis kreitaj en la apudaĵo multajn jarcentojn poste kaj parte konservitaj ĝis hodiaŭ. En la XIX-a jarcento komenciĝis la laŭgrada malpliiĝo de la urbo, perdinte la gravecon de granda agrikultura centro. Ŝuŝtar estis deklarita urbo en 1927.

Ŝtona ponto