Anton Szandor LaVey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anton Szandor LaVey[1] (kaŝnomo de Howard Stanton Levey; 11a de aprilo, 193029a de oktobro, 1997) estis Usona aŭtoro, karnavala kaj cirka prezentisto, muzikisto kaj okultisto. Li estis la fondinto de la Kirko de Satano kaj la religio de moderna Satanismo. Li verkis plurajn librojn inkluzive La Satana Biblio, La Satanaj Ritoj (angle: The Satanic Rituals), La Satanic Sorĉistino (angle: The Satanic Witch), La Notlibro de la Diablo (angle: La Devil's Notebook) kaj Satan Parolas! (angle: Satan Speaks!). LaVey estis nomita per pluraj nomoj de ĵurnalistoj, religiaj malŝatantoj kaj Satanistoj egale, inkluzive "La Patro de Moderna Satanismo", "La Nigra Papo" kaj la "plej malbona viro en la mondo".[2][3][4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

LaVey naskiĝis kiel Howard Stanton Levey en Ĉikago, Ilinojo. Lia patro, Michael Joseph Levey (1903–1992), de Ĉikago, Ilinojo geedzigis la patrinon de LaVey, la eksa Gertrude Augusta Coultron kiu naskiĝis al rusa patro kaj ukraina patrino kiuj elmigris al Ohio en 1893; ambaŭ fariĝis naturalizitaj amerikaj civitanoj en 1900. La familio de LaVey translokiĝis al Kalifornio, kie li pasigis sian fruan vivon en la Sanfracisko Golfeta Areo. Liaj gepatroj subtenis siajn muzikajn interesojn, kaj li provis plurajn instrumentoj; liaj plej ŝatatoj estis klavaroj kiel la tuba orgeno kaj la vapor-orgeno. Li faris siajn proprajn versiojn de senvortaj komponaĵoj kiel Harlem Nocturne de Earle Hagen.[5]

Li ĉeestis Tamalpais Mezlernejo en Mill Valley, Kalifornio, ĝis la aĝo de 16.[6][7] Laŭ lia biografio, li lasis mezlernejon por aliĝi al la cirko kaj poste karnavaloj, unue kiel laborumulo kaj kaĝa knabo en spektaklo kun la grandaj katoj, tiam kiel muzikisto ludanta la vapor-orgenon. LaVey poste asertis ke li vidis multajn de la samaj viroj ĉeestintaj kaj la seksemajn sabat-noktajn spektaklojn kaj la Kristanajn tend-spektalkojn dimanĉ-matene. Li asertis ke ĉi tiu fenomeno  fortigis sian ĉiam pli cinika vido de religio. Li poste laborus kiel orgenisto en baroj, salonoj, kaj nokt-kluboj. En la antaŭparolo al la germana versio de La Satana Biblio, li citas ĉi tiun kiel la impeton por spiti Kristanan religion kiel li konis ĝin. Li klarigas kial adorantoj utiligas duoblajn moralajn normojn.[8] Dum ludi orgenon en Los-Anĝelesaj burleskaj domoj, li supoze havis nelongan aferon kun tiam-nekonata Marilyn Monroe kiam ŝi estis dancistino ĉe la Maja Teatro (angle: Maya Theater). Tio ĉi estas defiita de tiuj kiuj tiam sciis Monroe, kaj ankaŭ de la manaĝero de la Maja, Paul Valentine, kiu diris ke ŝi neniam estis unu el siaj dancistinoj, sed ankaŭ ke la teatro neniam ajn utilis kiel burleska domo.[9]

Laŭ sia biografio, LaVey translokiĝis ree al Sanfrancisko, kie li laboris dum tri jaroj kiel fotisto por la Sanfranciska Polica Departemento (SPD). Li laboretis kiel metapsikia esploristo, rigardanta la "frenezulojn" gviditajn al li de la polica departemento. Postaj biografistoj dubis ĉu LaVey iam ajn laboris kun la SPD ĉar neniuj rekordoj legitimas la aserton.[1][10] Dum ĉi tiu periodo, LaVey estis amiko kun nombro de verkistoj asociitaj kun Strangaj Rakontaj (angle: Weird Tales) revuo. Bildo de li kun George Haas, Robert Barbour Johnson (kiun li renkontis en la cirko kiel bestdresisto kaj pentristo de karnavalaj scenoj) kaj Clark Ashton Smith aperas en biografio de Blanche Barton, La Sekreta Vivo de Satanisto.

En 1950, LaVey renkontis Carole Lansing kaj ili geedziĝis la sekvantan jaron. Lansing naskis la unuan filinon de LaVey, Karla LaVey, en 1952. Ili eksedziĝis en 1960 post kiam LaVey fariĝis ravita de Diane Hegarty. Hegarty kaj LaVey neniam geedziĝis; tamen, ŝi estis lia kunulo por dudek kvin jaroj kaj naskis lian duan filinon, Zeena Galatea Schreck (antaŭe LaVey), en 1963.[11] Je la fino de ilia interrilato, Hegarty procesis lin por financa subteno.[12][13]

Kirko de Satano[redakti | redakti fonton]

Fariĝanta loka famulo per lia paranormala esploro kaj vivaj spektakloj kiel orgenisto, inkluzive ludi la Wurlitzer vapor-orgenon ĉe la Lost Weekend koktela salono, li allogis multajn Sanfranciskajn famulojn al siaj festoj. Gastoj inkluzivis Carin de Plessin, Michael Harner, Chester A. Arthur III, Forrest J Ackerman, Fritz Leiber, Cecil E. Nixon kaj Kenneth Anger. LaVey formis la grupon Ordo de la Trapezo, kiu poste evoluis en la regantan korpon de la Kirko de Satano.

LaVey komencis prezenti vendred-vesperajn prelegojn pri la okulto kaj ritoj. Membroj de ĉi tiu cirklo sugestis ke li havis la bazon por nova religio. Je Valpurga Nokto (germane: Walpurgisnacht), 30a de aprilo, 1966, li rite razis sian kapon, supoze "laŭ la tradicio de praaj mortigistoj", deklaris la nakiĝon de la Kirko de Satano kaj proklamis 1966 kiel "Jaro Unu", Anno Satanas — la unua jaro de la Aĝo de Satano. Gazetara atento sekvis la postan Satanan geedziĝan ceremonion de ĵurnalisto John Raymond al Nov-Jorka socialulo Judith Case la 1an de februaro 1967. La Los Angeles Times kaj San Francisco Chronicle estis inter la ĵurnaloj kiuj verkis artikolojn nomantajn lin "La Nigra Papo". LaVey elfaris Satanajn baptojn (inkluzive la unuan Satanan bapton en historio por lia trijara filino Zeena, dediĉanta ŝin al Satano kaj la Maldekstra Vojo. La bapto gajnis tutmondan diskonigon kaj estis originale registrita sur La Satana Meso albumo (angle: The Satanic Mass LP). LaVey ankaŭ faris Satanaj entombigojn (inkluzive unu por maramea maŝin-riparisto tria-klaso Edward Olsen, kaj faris albumon nomita La Satana Meso.[14][15][16][17]

En la malfruaj 1960aj jaroj kaj fruaj 1970aj jaroj, LaVey kombinis ideologiajn influojn de Friedrich Nietzsche, Ayn Rand, H. L. Mencken, Jack London kaj Socia Darvinismo[18] kun la ideologio kaj ritaj praktikoj de la Kirko de Satano.[19] Li skribis eseojn enkondukitajn per reverkitaj eltiraĵoj de la verko de Ragnar Redbeard Forto Egalas Rajton kaj konkludita per "Satanigitaj" versioj de La Enokaj Ŝlosiloj de John Dee por krei librojn kiel La Kompleta Sorĉistino (angle: The Compleat Witch) (ree publikigita en 1989 kiel La Satana Sorĉistino) kaj La Satanaj Ritoj (angle: The Satanic Rituals). La lasta libro ankaŭ inkluzivis ritojn prituŝantajn la laboron de H. P. Lovecraft; ĉi tiuj ritoj estis efektive verkitaj de Michael A. Aquino, kiu poste trovus la Templon de Seto.

Pro kreskanta videbleco tra liaj libroj, LaVey estis la temo de multaj artikoloj en amaskomunikiloj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive popularajn revuojn kiel Look, McCall's, Newsweek, kaj TIME, kaj ankaŭ pluraj revuoj por viroj. Li ankaŭ aperis en babil-spektakloj kiel The Joe Pyne Spektaklo, Donahue kaj The Tonight Show, kaj en la ĉef-longeca kulturfilmo Satanis en 1970. Li estus kreditita por la publika agnosko de Satanismo kaj sorĉisto en Usono dum la 1960aj jaroj, 1970aj jaroj, kaj poste.

En 1972 la publika laboro ĉe La Nigra Domo de LaVey en Sanfrancisko estis finita kaj laboro estis daŭrita per "grotoj" aŭ duarangaj filioj de la Kirko de Satano troviĝitaj dum Usono kaj kelkaj en aliaj landoj.

La tria kaj fina kunulo de LaVey estis Blanche Barton. Barton kaj LaVey estas la gepatroj de Satan Xerxes Carnacki LaVey, naskita 1an de novembro, 1993. Barton sukcesis LaVej kiel la estro de la Kirko post lia morto, kaj ŝi poste cedis al Magus Peter H. Gilmore.

Morto[redakti | redakti fonton]

Statuo de LaVey ĉe la Vaksa Muzeo, Fiŝkaptista Kajo, Sanfrancisco.

Anton LaVey mortis la 29an de oktobro, 1997, en Kuraca Centro de Sanktulo Maria (angle: St. Mary's Medical Center) en Sanfrancisko pro pulma malsano.[20] Li estis prenita al la Centro de St. Maria, katolika malsanulejo, ĉar ĝi estis la plej proksima haveble. Sekreta Satana entombigo, ĉeestita nur per invito, festis en Colma, Kalifornio post kiam la korpo de LaVey estis cindrigita.[6]

Verkoj rilate al LaVey[redakti | redakti fonton]

Verkoj de LaVey[redakti | redakti fonton]

Verkoj inkluzivantaj la skribojn de LaVey[redakti | redakti fonton]

  • "Misanthropia", Rants and Incendiary Tracts: Voices of Desperate Illuminations 1558–Present!, Redaktita de Bob Black kaj Adam Parfrey (Amok Press kaj Loompanics Unlimited, 1989, ISBN 0-941693-03-1)
  • "La Invisible War", Apocalypse Culture: Expanded and Revised eldono, redaktita de Adam Parfrey (Amok Press, 1990, ISBN 0-922915-05-9)
  • "Antaŭparolo", Forto Egalas Rajton aŭ La Transvivo de la Plej Kapablaj de Ragnar Redbeard, LL.D., Redaktita de Katja Lane (M.H.P. & Co., Ltd, 1996, ISBN 0-915179-12-1)

Verkoj pri LaVey[redakti | redakti fonton]

  • The Devil's Avenger: A Biography of Antaon Szandor LaVey de Burton H. Wolfe (Pyramid Books, 1974, ISBN 0-515-03471-1, Ne plu haveblas)
  • The Black Pope de Burton H. Wolfe (treege reviziita kaj ĝisdatigita eldono de The Devil's Avenger; havebla ĉe http://themindopeningbooks.us/)
  • The Secret Life of a Satanist: The Official Biography of Anton LaVey de Blanche Barton (Feral House, 1990, ISBN 0-922915-12-1).
  • Popular Witchcraft: Straight from the Witch's Mouth de Jack Fritscher; kun Anton LaVey (University of Wisconsin Press: Popular Press, 2004, ISBN 0-299-20300-X, hardcover, ISBN 0-299-20304-2, poŝlibro)
  • La 2009 spektaklo 'Debate' (angle: Debato) de irlanda verkisto Seán Ferrick prezentas LaVey kiel karakteron. Li estas unu el kvar atestantoj en kazo inter Dio kaj La Diablo. Okazoj de lia vivo (kaj antaŭ- kaj post-mortaj) estas uzitaj kiel atestaĵo. La rolo de LaVey estis ludita de Mark O'Brien kaj Fiachra MacNamara

Muziko de Anton LaVey[redakti | redakti fonton]

  • La Satana Meso (Murgenstrumm Records, 1968; re-vendita en KD kun unu plua afero, "Himno de la Satana Imperio aŭ La Batala Himno de la Apokalipso", de Amarillo Records, 1994; Mephisto Media, 2001)
  • Answer Me/Honolulu Baby (Amarillo Records, 1993)
  • Strange Music (Amarillo Records, 1994; nun havebla per Reptilian Records)
  • Satan Takes a Holiday, KD (Amarillo Records, 1995; nun havebla per Reptilian Records)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

References[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wright, Lawrence – "It's Not Easy Being Evil in a World That's Gone to Hell", Rolling Stone, September 5, 1991: 63–68, 105–16.
  2. https://books.google.com/books?id=1ovVPyL6AmwC&pg=PA91&lpg=PA91&dq=father+of+modern+satanism+lavey&source=bl&ots=Zg0MUpnyHS&sig=SPn6FA6GUTsHzIwE6jjQ8vwydlc&hl=en&sa=X&ei=W9R0VenHIsarsAWjqIPACA&ved=0CEkQ6AEwBg#v=onepage&q=father%20of%20modern%20satanism%20lavey&f=false
  3. http://www.sfgate.com/news/article/Anton-LaVey-Church-of-Satan-founder-3309154.php
  4. http://www.maryellenmark.com/text/magazines/rolling%20stone/920S-000-004.html
  5. Anton Szandor LaVey ĉe Jutubo
  6. 6,0 6,1 Hatfield, Larry D., "Anton LaVey, Church of Satan founder", November 7, 1997. Kontrolita January 3, 2013.
  7. Stafford, Matthew (Tam 1978), "Cool for school: For 100 years, it's been one Tam thing after another...", August 22, 2008. Kontrolita March 14, 2012.
  8. LAVEY, Anton Szandor. (1999) Die Satanische Bible (Satanic Bible). Berlin: Second Sight Books.
  9. The Church of Satan by Michael Aquino p. 17-19, detailing information from Harry Lipton, Monroe's agent, Paul Valentine and Edward Webber"
  10. LEWIS, James R.. (2003) Legitimating New Religions. Rutgers University Press. ISBN 0813533244.
  11. Lattin, Don, "Satan's Den in Great Disrepair", San Francisco Chronicle, January 25, 1999. Kontrolita 2009-09-16.
  12. "Palimony Suit Rests on Bed of Nails", St. Louis Post-Dispatch, September 11, 1988. Kontrolita 2009-09-16.
  13. Phillips, Richard, "The End is Near", Chicago Tribune, September 13, 1988. Kontrolita 2009-09-16.
  14. The Satanic Mass/Zeena's Baptism Track A9 go to 3:42.
  15. The Satanic Mass, Track A9 (Zeena's Baptism). Murgenstrumm, 1968 Vinly LP.
  16. Satanist Anton LaVey Baptising Daughter. Bettmann/CORBIS (May 23, 1967). “LaVey [...] said the mystic ceremony was the first such baptism in history.”.
  17. clippings of Zeena's baptism world wide.
  18. Satanism: The Feared Religion by Magus Peter Gilmore references Social Darwinism as a satanic philosophy..
  19. Lewis, James R. "Who Serves Satan?
  20. "Anton LaVey; Founded the Church of Satan", Los Angeles Times, November 8, 1997. Kontrolita 2009-09-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Skriboj de LaVey (nur en la angle)[redakti | redakti fonton]

Intervjuoj kun LaVey[redakti | redakti fonton]

  • Sekcio koncerne al Anton LaVey en Ĉapitra XII (Satan in the Suburbs) de "Occult America" de John Godwin (Doubleday & Company, Inc., 1972)
  • Sekcio koncerne al Anton LaVey en "Everything You Ever Wanted to Know About Sorcery, But Were Afraid to Ask" de Arlene J. Fitzgerald (Manor Books, 1973)
  • “Anton LaVey: America's Satanic Master of Devils, Magic, Music, and Madness” de Walt Harrington en "The Washington Post Revuo", 23a de februaro, 1986.
  • “Anton LaVey / La Kirko de Satano Intervjuo” de Eugene Robinson en "The Birth of Tragedy", Ne. 4 "The God Issue", novembro 1986 – januaro 1987
  • "Dinner with the Devil: An evening with Anton Szandor LaVey, the High Priest of the Church of Satan" de Pastro Bob Johnson en "High Society", aŭgusto 1994.
  • "The Doctor is in......" De Shane & Amy Bugbee en "MF Magazine" #3, Summer 1997.
  • Interview withAnton LaVey de Michelle Carr kaj Elvia Lahman, originale eldonita en la septembro 11, 1997 Velvet Hammer memoraĵo programo.

Pri LaVey[redakti | redakti fonton]