Blanche Barton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanche Barton
Persona informo
Naskonomo Sharon Densley
Naskiĝo 1-an de oktobro 1961 (1961-10-01) (62-jaraĝa)
en San-Diego
Ŝtataneco Usono
Alma mater Redlands College
Familio
Edz(in)o Anton Szandor LaVey
Infano Satan Xerxes Carnacki LaVey
Okupo
Okupo religiestro
vdr

Blanche Barton (naskiĝis Sharon Leigh Dense; 1a de oktobro, 1961) estas amerika religia gvidanto kiu estas Magistra Templi Rex (esperante: Majstrino de la Reĝo de la Templo) ene de la Kirko de Satano kaj estas traktita de Satanistoj kiel Magistra Barton.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barton pasis sian infanaĝon en San-Diego, mem-priskribita Phi Beta Kappa diplomito[citaĵo devita] de Redlands Kolegio kun titolo en ĵurnalismo kaj literaturo.[Citaĵo devis] Ŝi renkontis kirkan estron Anton LaVey la tagon post kiam Diane Hegarty, la originala alta pastrino, forlasis kaj sian rolon kaj la Nigran Domon. La filino de LaVey kaj Hegarty, Zeena LaVey, servis kiel Alta Pastrino de 1985 ĝis 1990. Post kiam Zeena abdikis la pozicion en la 1990a jaro, ĝi restis vaka ĝis kiam Barton prenis la rolon de Alta Pastrino je morto de Anton LaVey la 29an de oktobro, 1997.

La 7an de novembro 1997 la plej aĝa filino de LaVey, Karla LaVey, kondukis gazetaran konferencon anonci la morton de Anton LaVey. Estis ĉe ĉi tiu tempo ke Barton kaj Karla LaVey anonciis ke ili kune estrus la Kirkon de Satano kiel Altaj Pastrinoj.

Pluraj tagoj poste Barton aperigis manskribitan testamenton kiu asertis ke LaVey lasis ĉiujn de siajn posedaĵojn, nemoveblaĵon, skribojn kaj verkistajn rajtojn, inkluzive la Kirkon de Satano estu metitaj en fonduson, ekskluzive por la filo de Barton, Satan Xerxes Carnacki LaVey, kaj administrita de Barton. Karla LaVey kontraŭis ĉi tiun testamenton, kaj ĝi poste anonciĝis nula.

Kompromiso estis poste atingita en kiu la posedaĵoj, skriboj, kaj verkistaj rajtoj estus partoprenitaj inter lia tri idoj, Karla, Zeena kaj Satan, kaj ke Barton ricevus la “korporacion konata kiel la Kirko de Satano.”

En 1999 Barton gvidis sensukcesan klopodon amasigi $400,000 per kiuj reaĉeti la Nigran Domon, kie multaj de fifamaj ritoj de la kirko estis elfaritaj.

Barton restis Alta Pastrino ĝis la 30a de aprilo, 2002, kiam ŝi nomumis Peggy Nadramia kiel Altan Pastrinon kaj surprenis la antaŭan rolon de Nadramia kiel prezidantino de la Konsilio de Naŭ.

Barton skribis La Kirkon de Satano: Historio de La Plej Fifama Religio de la Mondo (angle: The Church of Satan: A History of the World's Most Notorious Religion) (1990) kaj La Sekreta Vivo de Satanisto: La Oficiala Biografio de Anton LaVey (1990) (angle: The Secret Life of a Satanist: the Authorized Biography of Anton LaVey).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]