Saltu al enhavo

Jezidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jezidoj
Êzidîtî
Jezidoj sur montoj Sinjar, Irako/siria limo, 1920-aj jaroj.
etnoreligia grupo
Suma populacio
ĉirkaŭ 1.000 000–1 500 000
Fondinto
Regionoj kun signifa populacio
 Irako 500 000 ĝis 700 000[1][2]
 Germanio 200 000 (2000-aj jaroj), 230 000 (2022)[3]
 Belgio 35 000 (2018)[4]
 Armenio 40 000 (2001), 31 000 (2022)[5]
 Rusio 31 273 (2002), 26 257 (2021) [5]
 Sirio 50 000 (2000-aj jaroj), 10 000 (2017) [6][7]
Religioj
Jezidismo
Sankta skribo
Kitêba Cilwe (Libro de Iluminado)
Lingvoj
nordaj dialektoj de la kurda lingvo, malmulte la araba lingvo
vdr

Jezidoj (kurde Êzidîtî) estas religia grupo kun la religio Jezidismo, kiu ekzistas ekskluzive inter kurdoj. Ili estas minoritata grupo inter la kurdoj, kiuj alie plimulte estas islamanoj.

Jezidoj vivas en la diversaj partoj de Kurdistano, dividite inter la ŝtatoj Irako, Sirio, Turkio, kaj kelkaj malmultaj en Irano. Ne ekzistas oficialaj nombradoj de jezidoj; oni taksas ilin ie inter 300 000 kaj 1 000 000 anoj.

Jezidismo estas monoteisma religio, kiu havas kelkajn komunajn elementojn kun i.a. zoroastrismo, kristanismo, islamo kaj judismo (vidu ankaŭ sinkretismo). En ĝi centras ĉiopova Dio kaj ties anĝeloj, kun la ĉefanĝelo Taus-i-Melek , "Anĝelo Pavo", kies simbolo estas pavo.

Jezidoj havas malfacilan situacion en pluraj siaj loĝlandoj – ĉefe kiel ne-islamanoj inter islamanoj. Ekzilaj grupoj ekzistas i.a. en Germanio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
jezidoj
la nuntempe plej granda templo de la jezidoj, Quba Mere Diwane, en Aknaliĝ, Armenio

Jezidoj havas gravan irakan minoritatan komunumon. Taksoj de la grandeco de la irakaj komunumoj varias signife, inter 70 000 kaj 500 000. La komunumo en Kartvelio malkreskis signife (malpliiĝante de 30 000 dum la 1990-aj jaroj ĝis laŭtaksaj 14 000 en 2008), dum komunumoj en Armenio estis pli stabilaj (proksimume 40 000 laŭ censo de 2001). En Rusio, la jezidoj kalkuliĝas je 31 273 (censo de 2002). En Sirio, ekzistas du ĉefaj grupiĝoj, en Al-Jazira kaj en Kurdio, entute komence de la 2000-jaroj ankoraŭ 50 000, ekde la 2010-aj jaroj proksimume 10 000 homoj. En Turkio, ekzistas nun tre malgranda resto en vilaĝo sudoriente de Diyarbakir, restoj de komunumo de proksimume 80 000 en 1970 (malkreskis al 23 000 en 1985 kaj al 377 homoj en 2007).[8]

Jezidoj estas ĉirkaŭ 1 000 000 ĝis 1 500 000 da individuoj, sed taksoj varias parte pro la jezida tradicio kaŝi la kredon kaze de demandoj. La jezida diasporo estas densa en Germanio, 230 000 en 2022, plejparte en Malsupra Saksio kaj Nordrejn-Vestfalio, la plej granda parto de ili el Turkio, ekde la 2010-aj jaroj ankaŭ de Sirio. Pli malgranda diaspora komunumo ekde la 2010-aj jaroj ankaŭ troveblas en Belgio, pli malgranda komunumo en Kartvelio (12 174 laŭ la censo de 2014), kvankam dubindas ĉu tiu grupiĝo povas konsideriĝi diaspora. Grupetoj diasporaj ankaŭ troveblas en Nederlando, Danio, Svedio, Francio, Svislando, Britio, Usono, Kanado kaj Aŭstralio, verŝajne sub 10 000 homoj.

La originoj de jezidismo troviĝas en la mezorienta antaŭhistorio. Kvankam la jezidoj parolas la kurdan, ilia religio montras fortan influon de arkaika Mitraismo, mezopotamiajn religiajn tradiciojn, Kristanismon kaj fine, Islamon. Ilia ĉefa sankta ejo estas en Laliŝ, nordoriente de Mosulo. La propra nomo de la jezidoj por ili mem estas "Êzidî" aŭ "Êzîdî" aŭ, en kelkaj areoj, "Dasinî" (la lasta, strikte parolante, estas triba nomo). Kelkaj akademiuloj derivis la nomon jezido de malnovpersa "yazata" (dia estaĵo), dum aliaj diras ke ĝi estas derivado de la umajada kalifo Jazido la 1-a (Yazid bin Muawiyah), honorita de la jezidoj kiel enkarniĝo de la dia cifero Sultan Ezi (tio jam ne estas vaste akceptita). Jezidoj, kredas ke sia nomo estas derivita de la vorto Yezdan aŭ Êzid "dio". La kulturaj praktikoj de jezidoj estas observeble kurdaj, kaj preskaŭ ĉiuj parolas la nordan kurdan lingvon, kun la escepto de la vilaĝoj Bashiqa kaj Bahazane en norda Irako, kie la araba estas parolata. La norda kurda estas la lingvo de preskaŭ ĉiuj buŝe diritaj religiaj tradicioj de la jezidoj. Tiel, religiaj originoj estas iom kompleksaj.

La religio de la jezidoj estas tre sinkretisma: Sufia influo povas esti vidata en la religia vortprovizo, sed multe de la mitologio estas ne-islama. Iliaj kosmogonioj certe havas multajn oftajn punktojn kun la malnovpersaj religioj. Frue verkistoj provis priskribi jezidajn originojn, kun Islamo, persaj religioj kaj paganismo. Tamen, publikaĵoj ekde la 1990-aj jaroj montris tian aliron kiel tro simplisma.

La origino de la jezida religio nun estas kutime vidita de akademiuloj kiel kompleksa procezo de sinkretismo, per kio la kredsistemo kaj praktikoj de loka kredo havis profundan influon sur la religieco de anoj de sufia ordeno en la kurdaj montoj, kaj ĝi deviis de islamaj normoj relative baldaŭ post la morto de sia fondinto. Li ekloĝis en la valo de Laliŝ en la frua 12-a jarcento. Li mortis en 1162, kaj lia tombo ĉe Laliŝ estas la fokuso de jezida pilgrimado.

Dum la 14-a jarcento, gravaj kurdaj triboj kies sfero de influo etendiĝis bone en inkluzive de kio nun estas Turkio estas cititaj en historiaj fontoj kiel jezidoj.

Famaj lokoj

[redakti | redakti fonton]

Quba Mere Diwane estas la plej granda templo de la jezidoj de la mondo. Ĝi estis konstruita en la armena vilaĝo Aknaliĝ, kie la etnoreligia grupo estas la plej granda malplimulto, per ceremonio en kiu ĉeestis la vicĉefministro kaj aliaj armenaj oficialuloj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Surviving Islamic State: The Plight Of The Yazidi Community", Nikita Malik.
  2. Iraqi Yazidis: Hazy population numbers and a history of persecution. Pew Research Center (12 August 2014). Alirita 30 August 2021 .
  3. jezidoj en Germanio laŭ takso de 2022
  4. "Exhibition in Brussels on the Yazidi community in Iraq", 10-a de januaro 2018.
  5. 5,0 5,1 The Main Results of RA Census 2022, trilingual / Armenian Statistical Service of Republic of Armenia. Alirita 2024-07-03 . Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2
  6. Armstrong, Kerrie, "The Yazidi people: who are they and why are they on the run?", Explainer, SBS, 22 August 2017. Arkivigite je 2020-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Andrea Glioti. "Yazidis Benefit From Kurdish Gains in Northeast Syria", 18 October 2013.
  8. La koramikino de la pli aĝa filo de la esperantista familio de Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė estas jezidino el tiu vilaĝo, sed naskiĝis jam en Germanio, kiel ido de fuĝintaj gepatroj. Ŝiaj du pli aĝaj fratoj nomiĝas Diyar kaj Bakir, memorigante pri la tradicia familia regiono apud Diyarbakir.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]