Kerubo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Kerubo laŭ mezepoka Biblio de 1156
Keruboj estas anĝeloj de la dua ĥoro, post la serafoj. Estis kerubo, kiu gardostaris 'per flama glavo' ĉe Edeno post kiam Adamo kaj Evo estis forpelitaj.
Laŭ Francisko Azorín kerubo estas Anĝelo de la unua ĉiela ĥoro, ikonografie reprezentita ofte per flugilhava kapo de infano.[1] Li indikas etimologion el la asira "kurubu" (granda, pova), el la hebrea kerub (kerubo) kaj de tie la latina herubi.[2]
Opinioj pri keruboj[redakti | redakti fonton]
Nuntempaj protestantaj kleruloj opinias ke keruboj nur estis simboloj por abstraktaj ideoj, sed la rom-katolika eklezio asertas ke keruboj estas vere ekzistantaj estaĵoj. De 200 jaroj antaŭ Kristo judoj opinias ke keruboj estas veraj anĝeloj. Tion montras tekstoj pri anĝeloj en la libro de Ĥanoĥ kaj en la apokrifaj libroj de Ezra.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
- ↑ Azorín, samloke.