Kabo Danke al Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kabo Danke al Dio

La Kabo Danke al Dio, en hispana: cabo Gracias a Dios, estas kabo kiu formas Centrameriko en la marbordo de la Kariba Maro, inter Honduro kaj Nikaragvo, en la enfluejo de la rivero Koko, kiu konstituas la limon inter ambaŭ landoj, kaj respektive inter la Departemento Gracias a Dios de Honduro kaj la Aŭtonoma Regiono Norda Atlantiko de Nikaragvo. Ĉar Nikaragvo havas formon de izocela triangulo kiu indikas nordorienten, tiu kabo formas tiun verton, same kiel la orientan pinton de Honduro.

La rivero Koko estas la limo inter Honduro kaj Nikaragvo, tiel ke norde estas la teritorio hondura kaj sude la teritorio nikaragva kaj la kabo Gracias a Dios estas sub suvereneco de Nikaragvo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kabo ricevis sian nomon fare de Kristoforo Kolumbo, nome la unua eŭropano kiu registris sian viziton, en la 12-a de Septembro 1502, ĉar la kabo utilis kiel rifuĝejo antaŭ ŝtormo dum la sezono de uraganoj en Norda Atlantiko. Laŭ tradicio Kolumbo diris jenon: «Gracias a Dios que al fin salimos de esas honduras» (Danke al Dio ni eliris el tiuj profundaj malfacilejoj), ĉar liaj tri karaveloj estis frapitaj de la uragano dum du semajnoj kaj malantaŭ tiu kabo, trankviliĝis la ŝtormo, pro kio ili sincere dankis al Dio; tiel rakontis ĝin Fernando Colón, filo de la Admiralo.[2] Pro la samaj tialo kaj frazo la teritorio antaŭa al la preterpaso de la kabo fare de la ŝipo estis nomita "Honduras".[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geografía ilustrada de Nicaragua, p. 81. Jaime Incer Barquero. 1975
  2. Apuntes de Historia y Geografía del 4º grado de primaria, 1963, p 6.
  3. Libro de la Colección La Salle, sección Historia patria, lección 7, Cristóbal Colón en Nicaragua, p. 79. Década de 1950