Komunumo de urboj Ariane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo de urboj Ariane
neprofitcela organizaĵo
Komenco 17-a de julio 1998 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Évry
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

La Komunumo de urboj Ariane (france Communauté des Villes Ariane), kaj CVA laŭ tio, estas neprofitcela asocio kreita la 17an de julio 1998 kaj registrita en Francio, kun sidejo en Évry, proksime de Parizo.[1] Ĝi estas asocio de urboj eŭropaj (kaj de entreprenoj de tiuj urboj) kiu enhavas 35 membrojn aktivajn kun komunaj interesoj en aferoj pri spaco kaj kiuj partoprenas en la eŭropa programo de lanĉiloj Ariane, de la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA).[1]

La urboj apartenantaj al la grupo promocias krome la ekigon kaj helpon al projektoj, la ekonomian kunlaboradon inter la membroj, la konon fare de la civitanoj pri la profitoj de la teknologia progreso en la aerospaca sektoro, la motivado de la junularo por pliigi sian intereson por la spaco kaj la kreadon de taŭgaj kondiĉoj necesaj por la kulturaj interŝanĝoj: resume, promocii la sektoron kaj la sciencan kaj teknologian kulturojn.

Celoj de la CVA[redakti | redakti fonton]

La celoj de la CVA estas la jenaj:[2]

  • Grupigi municipojn kaj aerospacajn industriajn entreprenojn partoprenantajn en la eŭropa programo de lanĉiloj Ariane.
  • Informi la civitanaron pri la profito devena de la kosmonaŭtika aktiveco en ties lokoj, kaj pri la pozitiva bildo kiun tiuj urboj havas en Eŭropo.
  • Emfazi la socian kaj ekonomian efikon de la eŭropa programo de lanĉiloj Ariane, la profiton de la teknologia progreso, kaj la aplikojn de la satelitoj por la plibonigo de la vivkvalito kaj de la servoj al la civitanoj.
  • Helpi junulojn malkovri la eblojn de la kosmoesploro, kaj enkonduki ilin al la ekstertero.
  • Promocii la edukadon rilata kun la kosmo.
  • Memorigi, ke la programo Ariane estas pioniro de la sukceso de eŭropa kunlaborado kaj fonto de internaciaj interŝanĝoj.
  • Faciligi la establadon de kunlaboremaj rilatoj inter la urboj Ariane, iliaj lernejoj, universitatoj kaj industrioj.
  • Prezenti la Francan Gujanon kiel parto integranta de Eŭropo, kaj la Kosmohavenon de Eŭropo en Kourou kiel ĉefa centro por kosmolanĉado kaj orbitigo de raketoj.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Aktuale estas membroj de la CVA la jenaj urboj (kun siaj respektivaj industriaj partneroj kaj entreprenoj):[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-23. Alirita 2023-05-21.
  2. «Objectifs de la CVA». Arkivita el la originalo la 19an de aŭgusto 2007. Konsultita la 31an de januaro 2010.
  3. «Membres fondateurs et adhérents». Arkivita el la originalo la 19an de aŭgusto 2007. Konsultita la 31an de januaro 2010.
  4. «Members». Arkivita el la originalo la 29an de majo 2012. Konsultita la 29an de marto 2013.
  5. «La Comunidad de Ciudades Ariane aprueba la integración de Sevilla para impulsar el transporte espacial». www.europapress.es. 24a de majo 2012. Konsultita la 8an de julio 2022.
  6. Fernandez, Jose (21a de aprilo de 2011). «Terrassa ingresa en la Comunidad de Ciudades Ariane». Aerotendencias. Konsultita la 8an de julio 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]