Statuto de Aŭtonomeco de Andaluzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Estatuto de Autonomía de Andalucía (Statuto de Aŭtonomeco de Andaluzio, aŭ pli simple Estatuto de Andalucía, Statuto de Andaluzio) estas la baza institucia leĝo de la Aŭtonoma Komunumo (antaŭe regiono) Andaluzio, en Hispanio. Laŭ la supra regularo de la Hispana Konstitucio la andaluzia statuto agnoskas la komunumon kiel "historia nacieco" (same kiel Aragono, Balearoj, Kanarioj, Katalunio, Valencilando, Galegio kaj Eŭskio) kaj leĝigas pri rajtoj kaj devoj de andaluzianoj, kaj konsekvence ĝi funkcias kiel jura kadro por la aŭtonomaj institucioj kaj ties kompetencoj.[1] La unua statuto ratifita ekvalidiĝis la 11-an de januaro 1982, kiel indikas ĝia fina dispono submetita al referendumo, kaj estis reformita ĝis nun nur unu fojon en 2007. La aktuala artikolaro aprobita en 2007 estas dividita en 10 ĉapitroj, kun 11 finaj disponoj.

Iama klopodo en 1931 malsukcesis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RUIZ ROMERO, M. (2005). «La conquista del Estatuto de Autonomía para Andalucía (1977-2982)». www.juntadeandalucia.es. ISBN 84-8333-287-6. Konsultita la 21-an de majo 2023.