Placo de Hispanio (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plaza de España (Sevilla) - 01.jpg

La Placo de Hispanio de Sevilo estas arkitektura ensemblo situanta en la Parko María Luisa. Temas pri la plej granda kontruaĵo el la andaluza regionisma arkitekturo. Ĝi konstruiĝis kiel ĉefkonstruaĵo de la Iberamerika Ekspozicio de Sevilo (1929).

En ĝiaj bankoj aperas reprezentitaj ĉiuj provincoj de Hispanio sur azuleĥoj kaj ĝiaj muroj ornamitaj per bustoj de renomaj hispanoj.

La Placo de Hispanio estis projekciita de la sevila arkitekto Aníbal González. Aníbal González estis nomumita arkitekto direktoro de la ekspozicio kaj realigis multajn konstruaĵojn el stiloj novmudeĥara kaj regionisma komence de la 20-a jarcento. Por la realigo de la placo lin helpis pluraj kunlaborantoj inter kiuj sin trovis la inĝeniero José Luis de Casso kaj la arkitekto Aurelio Gómez Millán.

La konstruado komenciĝis en 1914, kaj ĝia unua ŝtono estis metita de Alfonso la 13-a, kaj iĝis la plej ambicia kaj kosta projekto de la Ekspozicio, en kiu laboris mil homoj samtempe.

Kelkaj aspektoj de la projekto estigis kelkajn dubojn kaj malakceptojn. La Beletra Akademio oponiĝis al la planita alteco de la du turoj pro eventuala rivaleco kun la Giraldo, kaj la franca arkitekto Jean-Claude Nicolas Forestier, kiu kunlaboris en la dizajno de la Parko María Luisa, refuzis la konstruadon de la rio kiu ĉirkaŭas la placon ĉar Sevilo estas urbo kie la akvo ne estas tro abunda.

En 1926 post la rezigno de Aníbal González de la posteno kiel direktoro pro la sinsekvaj tranĉoj de la buĝeto, la projekton finis la arkitekto Pedro Sánchez Nuñez. Estis la arkitekto Vicente Traver kiu aldonis al fontanon en la centro de la placo, kiu ne estis en la plano de la dizajno de Aníbal.

Same kiel aliaj verkoj de la Ekspozicio, la konstruado de la plazo estis sekvata de la reĝo mem, kiu gvidis la ĝustan konstruadon de la projekto.

En 1929 estis la inaŭguro de la ekspozicio, kun la ĉeesto de la reĝo kaj diplomatiuloj el la iberamerikaj landoj. Ĉar ĝi estas la sidejo de la Ĝenerala Kapitaneco, en ĝi okazas la desfilo de la militista pasko la 6a de januaro ĉiujare. En 2014 celebriĝis en ĝi la 50 datreveno de la kanonika kroniĝo de la Virgulino de la Makareno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La placo havas grandajn dimensiojn (170 metroj diametre), ĝi havas duon-elipsan formon, kiu simbolas la brakumon de Hispanio al siaj iamaj amerikaj teritorioj, kaj rigardas al la rivero Gvadalkiviro, kiel sekvinda vojo al Ameriko.

Ĝia tuta surfaco estas 50 000 m² el kiuj 19 000 estas konstruaitaj kaj 31 000 estas libera spaco, ĉirkaŭata de akvokanalo kiu trairas 515 m kaj ĝin transiras kvar pontoj. La konstruaĵoj strukturiĝas je centra konstruaĵo, kun apudaj intermezaj konstruaĵoj kiuj kompensas la troigan longecon kaj la turojn en la ekstremoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]