Kocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kocido kuirita el kikeroj, koko, celerio, karotoj, napo, poreo kaj kolbaso.

Kocido estas plado kuirita per bolado en kuirpoto plena je akvo, kie oni bolas kune viandopecojn (el porko, bovido, koko aŭ pli malofte ŝafo), kolbasoj, legomoj (ĉefe kikeroj, sed ankaŭ brasikoj, napoj, pastinakoj, terpomoj aŭ karotoj) kaj aliaj aldonaĵoj. Tamen pro la diversaj regionaj variantoj la nomo kutime estas akompanata de la regiona nomo relativa (madrida, maragata, lebana, galega, ktp.).