Municipa Junto de Distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Municipa Junto de Distrikto (hispane Junta Municipal de Distrito) (JMD) estas regorgano kiu zorgas pri la administracio de kvartalodistrikto de difinitaj urboj de Hispanio.

Ĝiaj kompetencoj varias de urbo al urbo, kaj rilatas ĝenerale al la organizado de la civitana partoprenado kaj al la plenumo de la publikaj necesoj fare de la propra municipo de la urbo. Tiu ento zorgas pri gravaj aferoj en grandurboj, kiel Madrido, Barcelono, Sevilo, Valencio ktp. Tamen ekzistas nek en vilaĝoj nek en mezgrandaj urboj, eĉ se temas pri provincaj ĉefurboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]