SE-40

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruitaj kaj konstruotaj sektoroj de la SE-40 ekster la SE-30.

La ĉirkaŭvoja aŭtovojo SE-40 aux (hispane Autovía de Circunvalación del área metropolitana de Sevilla)[1], ĉirkaŭ Sevilo, Andaluzio, Hispanio, estas nun preskaŭ 39 kilometrojn longa. La koncerna Ministerio de Transportes, Movilidad y Agenda Urbana ĉirkaŭkalkulas, ke la vorkoj por kompletigi sian totalan longon de 77,4 km daŭros ĝis 2030, sed diversaj sektoroj plue malfermiĝis parte je ties finkompletigo.[2] La totala vojo estos ringo ekster tiu formita de la SE-30. Ĝi​ distas ĉirkaŭ 10 km disde la urbocentro.

La jam konstruitaj kaj uzataj sektoroj estas sudokcidente ĉe Coria del Río (enfermante San Juan de Aznalfarache apud Sevilo) kaj sudoriente ĉe Dos Hermanas kaj Alcalá de Guadaíra. Tiuj du sektoroj ne ankoraŭ kuniĝis ĉar meze estas la rivero Gvadalkiviro kaj oni dubas ĉu konstrui tunelojn sube aŭ pontojn super tiu.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]