81-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Grupa foto de la 81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo.
Duncan Charters prelegas pri "Komprenemo inter popoloj", kongrestemo.
Prelego de Viko kaj Gabriela pri kanalo Pika Pika.

La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto estis Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazis inter la 12a de oktobro kaj la 15a de oktobro 2023 en Sevilo, Andaluzio, Hispanio, organizita de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj de la Sevila Esperanto-Asocio, helpitaj de Hispana Esperanto-Federacio. La kongresejo estis la sidejo de sindikato UGT.

La Loka Kongresa Komitato konsistis el José Roldán León (Prezidanto), Antonio Romero Beltrán (Sekretario), Francisco Jesús Rodríguez Roldán (Kasisto), kun LKK-anoj Lola García Pérez, Eduardo Iriarte Gahete, Vicente Manzano Arrondo, Antonio Rodríguez Gasch, José María Rodríguez Hernández kaj María Dolores Torres Mateos, kun la honora prezidanteco de Ángel Arquillos López, prezidanto de HEF. Partoprenis 150 aliĝintoj.[1]

Krom la oficiala programo, okazis libroservo, propono de sociaj ludoj, kaj Ateliero de Esperanto.

Programo[redakti | redakti fonton]

Fakte okazis antaŭkongreso la 10an kaj 11an de oktobro en la Universitato kun partopreno de Bengt-Arne Wickström (Germanio), Daniel Cascado Caballero (Hispanio), David Gálvez Ruiz (Hispanio), Duncan Charters (Usono), Francesco Maurelli (Germanio), Jorge Antonio Leoni de León (Kostariko), Keyhan Sayadpour (Irano), Kimura Goro Christoph (Japanio), María Luisa Soriano González (Hispanio), Nina Danylyuk (Ukrainio), Philippe Planchon (Francio), Radojica Petrovic (Serbio), Renato Corsetti (Italio), Vicente Manzano-Arrondo, Viko (Hispanio) kaj Zahra Karimi (Irano).[2]

Kadre de la oficiala programo okazis jeno:

  • Ĵaŭde, la 12a de oktobro, asembleoj de HEF kaj de SEA kaj unua prelego, nome 125 jaroj da esperantismo en Sevilo, fare de José María Rodríguez.
  • Vendrede, la 13a de oktobro, oficiala malfermo de la kongreso fare de José Roldán, Laura Brazzabeni, Rodica Todor, Duncan Charters kaj Ángel Arquillos: prelegoj pri filmoj en Interreto, nome "Kiel Tubaro helpas" (fare de Pablo Busto) kaj "Pika Pika Esperanto"[3] (fare de Gabriela Manzano Paloma); kaj pri "Libera kulturo kaj liberaj programoj, ankaŭ en Esperanto" (fare de Jorge Maldonado), pri "Instruado de Esperanto en la Andaluza Publika Eduksistemo" (fare de Antonio Fabián Jiménez), pri "Deveno de la lingvoj kaj de la lingva diverseco" (fare de Philippe Planchon), pri "Post duonjarcento... reen al la Luno. La tuta spaca programo Artemiso" (fare de Carlos Spínola) kaj "Enkonduko al la ĉinaj ideogramoj" (fare de Juan García del Río).
  • Sabate, la 14a de oktobro, prelegoj "Minimumismo bonas" (fare de Juan García del Río) kaj pri "La bibliotekoj tra la historio" (fare de Ana Manero García).
  • Dimanĉe, la 15a de oktobro, prelego "Komprenemo inter popoloj" (fare de Duncan Charters) kaj fermo de la kongreso fare de José Roldán, Laura Brazzabeni, Rodica Todor, Duncan Charters kaj Ángel Arquillos.[4] La sevila sopranistino Rocío de Frutos kantis operpecojn kaj la esperantan himnon "La espero", piane akompanata de rusa pianistino Irina Kadashnikova.

Distraj programeroj[redakti | redakti fonton]

Oni organizis diversajn distrajn programerojn, nome la jenaj:

  • Vendrede, la 13a de oktobro, teatro: "La akuzantivo au la kazo de la malklera tatuisto", de Lukas Toczki fare de la nomita "Talenta Teatra Trupo" kaj Deklamado de poezio (fare de Ana Manero kaj Ángel Arquillos) kun akompano de sitaro.
  • Sabate, la 14a de oktobro, teatro: "La Gazetara Konferenco", de Lukas Toczki fare de "Talenta Teatra Trupo", kaj Pupoteatro nome "Falu sep fojojn, leviĝu ok fojojn", "Malvarmaj kaj varmaj vortoj" kaj "Kiu estas la plej forta" de Aleksandra Lopatina. Kaj kiel vesperfino per Grupo de Kastanjetoj.
  • Dimanĉe, la 15a de oktobro, teatro: "La Pomo de Adam", de Lukas Toczki fare de la "Talenta Teatra Trupo" kaj Aŭkcio (fare de Toño del Barrio).[4]

Grava agado kadre de la kongreso estis vizito al la Muzeo de Belartoj de Sevilo en tri grupoj gviditaj de profesiaj gvidistoj kiuj klarigis profunde pri multaj artaĵoj ekspoziciitaj; tio okazis sabate matene.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la Kongreslibro, pp. 41-44. kaj ĉe [1] Arkivigite je 2023-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-12-08. Alirita 2023-10-15.
  3. Pika Pika Esperanto ĉe YouTube
  4. 4,0 4,1 Laŭ la Kongreslibro, pp. 15-32. kaj ĉe [2] Arkivigite je 2023-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Laŭ Kongreslibro pp. 27-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]