TUSSAM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TUSSAM
aŭtobusa transporta sistemo
Lando(j) Hispanio vd
Situo Sevilo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La entrepreno Tussam (TUSSAM, hispane Transportes Urbanos de Sevilla, Sociedad Anónima Municipal) estas Municipa Anonima Societo, kreita la 10-an de novembro 1975, kiu zorgas pri la kolektiva enurba transporto en la urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, kaj kalkulas je novaj instalaĵoj sur surfaco de 110 000 m², dotitaj de 7 250 m² da oficejoj, 9 000 m² de metiejoj kaj 70 000 m² por parkado de la busaro.

Tussam ofertas siajn servojn pere de reto el 38 linioj rekte ekspluatitaj kaj 4 pli transdonitaj. Ĝi transportas ĉiujare 83 902 242 pasaĝerojn kaj ĉiutage realigas 8 000 vojaĝojn.

La entrepreno en 2006 havis 1448 laboristojn. La bus-reto konsistis el 400 busoj. El ili 87 uzas tergason, 60 funkcias per biodizeloleo kaj du elektraj etbusoj.[1]

La 28-an de oktobro 2007 estis inaŭgurita la unua linio de la tramo de Sevilo, kiu estas ekspluatita de la entrepreno de enurbaj transportoj Tussam sub la nomo Metrocentro. Nuntempe la tramo trairas la distancon inter la stacio San Bernardo kaj la stacio Plaza Nueva, pasante tra la strato Enramadilla, la avenuo Karlo la 5-a, San Fernando, kaj la avenuo de la Konstitucio, entute itinero de 2,2 km ligante la metrostaciojn San Bernardo kaj Puerta Jerez, en kiu ankaŭ eblas uzi la transport-karton de la konsorcio de metropola areo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Transportes Urbanos de Sevilla Tussam (edl.). «Transportes Urbanos de Sevilla Tussam». Arkivita el originalo la 13an de decembro 2009. Konsultita la 10an de decembro 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo TUSSAM en la hispana Vikipedio.