Haveno de Indioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Haveno de Indioj, kiu en la 16-a jarcento gastigis grandan kvanton da ŝipoj laŭlonge de la rivero Gvadalkiviro. Videblas fone la Giraldo, maldekstre la flosponto kaj dekstre la Ora Turo.

La Haveno de Indioj (hispane Puerto de Indias) de Sevilo, Hispanio, estis la ĉefa river-mara haveno kiel ligilo kun la hispania Ameriko, eltenante monopolon kiel en- kaj el-irejo de varoj en kaj el Indias pere de asiento havigita per reĝa dekreto.

Por ties administrado, la Katolikaj Gereĝoj fondis la Casa de Contratación de Indias, kun sidejo en Sevilo de 1503 ĝis 1717. En Sevilo oni regis kaj kontraktis la veturojn, oni kontrolis la riĉaĵojn kiuj venis el Ameriko kaj oni regulis la komercajn, sciencajn kaj jurajn rilatojn kun la Nova Mondo. Tio rezultis en granda urba ekspansio, superante Sevilo la 100 000 loĝantojn, iĝante la plej granda urbo de Hispanio kaj la plej urbigita de la epoko, en kiu elstaris pavimitaj stratoj. La problemoj de navigado okazigitaj de la novaj ŝipoj, pli grandaj, kaj la plibonigo de la kadizaj fortikaĵoj estis tialo por la translokigo de la institucio al Kadizo en 1717.

En 1506 eliris el la haveno 35 ŝipoj kaj en 1550 la nombro pliiĝis al 215, kaj oni pasis de la 3 000 al 30 000 tunoj. Al Ameriko oni sendis vinon, oleon, farunon, tolojn, vestojn, sapon, mielon, vakson, biskvitojn, paperon, ceramikon, vitron, instrumentojn, medicinojn, fikojn, sardinojn, ŝuojn, olivojn, ilojn, librojn ktp. El ĉiuj tiuj produktoj, la plej eksportitaj estis vino, oleo kaj faruno. La sendado de faruno estis polemika, ĉar eksporti cerealojn aŭ farunon povis okazigi malsategojn. La ŝipoj venintaj de Ameriko kunportis oron, arĝenton, perlojn, felojn, sukeron, sebon, smilakaĵon, kotonon, brazil-lignon, aliajn valorajn lignojn, indigajn tinkturojn, kaj aliajn varojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Morales Padrón, op. cit., pp. 527-567

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio E. Cuesta López kaj Antonio Guerra (2005). Sevilla, hospital de Indias. Sevilla: Almuzara.
  • Francisco Morales Padrón, Francisco (1992). Historia de Sevilla. Publicaciones del Diario 16. ISBN 847405818X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puerto de Indias en la hispana Vikipedio.