Dom-Muzeo de Murillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dom-Muzeo de Murillo
Museo Casa de Murillo
historia domo • muzeoloĝdomo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Estiĝo 1972
Koordinatoj 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 21″ U (mapo)37.38571294-5.989193284Koordinatoj: 37° 23′ 9″ N, 5° 59′ 21″ U (mapo)
Dom-Muzeo de Murillo (Sevilo)
Dom-Muzeo de Murillo (Sevilo)
DEC
Dom-Muzeo de Murillo
Dom-Muzeo de Murillo
Situo de Dom-Muzeo de Murillo
Map
Dom-Muzeo de Murillo
Parto de Seville old town vd
vdr

La Dom-Muzeo de Murillo (hispane Casa de Murillo), estas muzeo en la Kvartalo Sankta Kruco, Sevilo, Andaluzio, Hispanio.

En tiu domo loĝis la pentristo Bartolomé Esteban Murillo fine de sia vivo.[1]

Oni ekrestaŭris la domon en 1928.[2] La domo estis akirita en 1972 fare de la Dirección de Bellas Artes (Belarta Servo).[3] Oni investis 15 milionojn de pesetoj en ĝia restaŭrado. Oni aldonis azuleĥojn de 1590 kiuj estis en la Rektorejo de la Universitato de Sevilo. En la interno oni ekspoziciis pentraĵojn el la Muzeo de Belartoj de Sevilo. Oni rekreis la internon per elementoj propraj de tiama domo: dormoĉambro, salono, kuirejo ktp. Ĝi estis inaŭgurita en 1982.[4] La edifico estas duetaĝa kun centra korto kun puto centre.

La ejo estis uzita por diversaj ekspozicioj.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisco M. Tubino, Murillo. Su época, su vida, sus cuadros, [1] La Andalucía, 1864.
  2. Un inmueble del siglo XVII con historia e incógnitas sobre su pasado. ABC de Sevilla. 13a de januaro 1993.
  3. La casa donde murió Murillo [2] ABC de Sevilla, 9a de januaro 1972
  4. Casa de Murillo: un ambiente reconstruido [3] ABC de Sevilla, 9a de januaro 1972
  5. Exposiciones. En la Casa de Murillo [4] ABC de Sevilla, 20a de februaro 1989
  6. Exposiciones. En la Casa de Murillo [5] ABC de Sevilla, 4a de januaro 1995

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casa de Murillo en la hispana Vikipedio.