Construcciones Aeronáuticas S.A.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Construcciones Aeronáuticas S.A.
Airbus Defence and Space SAU
filio • aerospace manufacturer • entrepreno vd
Dum 1923 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Airbus Military
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj José Ortiz-Echagüe vd
Sidejo Getafe
Lando Hispanio
Dungitoj 7 000
TTT Oficiala retejo
vdr
Militista aviadilo fabrikita en la faktorioj de Construcciones Aeronáuticas S.A. (CASA), de la grupo EADS.

Airbus Defence and Space S.A.U. estas la ĉefa hispana entrepreno por aeronaŭtiko, kun sidejo en Getafe (provinco Madrido). Kreita de José Ortiz Echagüe kiel Construcciones Aeronáuticas S.A. (CASA) la 3an de marto 1923, en 1971 ĝi absorbis la kompanion Hispano Aviación, S.A., kio faris ĝin la unua hispana entrepreno en la aerospaca sektoro. En 1999 CASA aliĝis al la aeronaŭtika eŭropa grupo EADS, aktuale grupo Airbus, kaj eknomiĝis EADS CASA, ene de kiu oni strukturis ĝin en kvar divizioj: Aviadiloj por Milita Transporto, Airbus, Defendo kaj Spaco. En la aktualo la entrepreno plue ekzistas laŭ la nomo Airbus Defence and Space S.A.U., filio 100% de Airbus Group organizita ene de ties divizio Airbus Defendo kaj Kosmo.

En 2009, la entrepreno estis dunginta ĉirkaŭ 7 500 laboristojn, multaj el kiuj de altnivela teknika kvalifiko. Ĉirkaŭ 80% de ĝia produktado celis la eksportadon kaj la kompanio mem asertis reinvesti 15% de la fakturado en esplorado I+D+i.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]