Getafe
Getafe | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 28901–28909 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 219 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 327 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 18′ N, 3° 43′ U (mapo)40.3-3.7166666666667Koordinatoj: 40° 18′ N, 3° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 622 m [+] | ||
Areo | 78,74 km² (7 874 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Getafe estas hispana urbo situanta en la suda parto de la Madrida Regiono kaj unu el la municipoj plej industriigitaj de la metropolita areo de Madrido. Ĝia graveco venas de la militista aerbazo, unu el la plej antikvaj de Hispanio, de la Monteto de la Anĝeloj, konsiderata geografia centro de la Iberia duoninsulo, kaj de la Universitato Karlo la 3-a, kies rektorejo troviĝas en la urbo.
La proksimeco de Getafe al Madrido igis grandan industrian disvolviĝon laŭlonge de la 20-a jarcento, pliigante la loĝantaron ĝis 169.130 loĝantoj. La urbo troviĝas je 13 km sude de centro de Madrido en la suda parto de la metropolita areo de Madrido en loko nomata la Hispana Centra Altebenaĵo de la Iberia duoninsulo, kaj en la baseno de la rivero Manzanaro. Ĝi estas dividata en la kvartaloj: El Bercial, Las Margaritas, Sector III (kiu inkluzivas Arroyo Culebro), La Alhóndiga, la zono Centro-San Isidro, Juan de la Cierva, Norda Getafe kaj la submunicipo Perales del Río.
La Stadiono Alfonso Pérez estas la stadiono de la futbalteamo CD Getafe.