Olmeda de las Fuentes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paroko Sankta Petro de Olmeda de las Fuentes

Olmeda de las Fuentes estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio, situanta en ĝia oriento, je 50 km de Madrido kaj je 24 de Alcalá de Henares. Olmeda havas de 283 loĝantojn laŭ kalkuloj de 2008). La municipo etendiĝas sur 16,73 km² kaj troviĝas en la Komarko Alcalá. Ĝis 1960 la municipo nomiĝis Olmeda de la Cebolla. Olmeda de la Cebolla signifas en la hispana Ulmaro de la Cepo, dum Olmeda de las Fuentes signifas Ulmaro de la Fontoj.