El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leganés estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio ), je 11 km sud-sudokcidente de la madrida Pordo de la Suno , ene de la metropolita areo de Madrido . Ĝi troviĝas sur plataĵo de la Centra Altebenaĵo en la Iberia duoninsulo . Sude ĝi limas kun Fuenlabrada , norde kun la madridaj distriktoj Karabanĉelo kaj Latino , okcidente kun Alcorcón , kaj oriente kun Villaverde (distrikto de Madrido ) kaj Getafe .
Ĝi estas la kvina plej loĝata madrida urbo (189.424 loĝanto) post Madrido ĉefurbo, Móstoles , Alcalá de Henares kaj Fuenlabrada , laŭ datumoj de la municipa censo de 2009.
Leganés havas universitatan kampuson, la Superan Politeknikan Lernejon de la Universitato Karlo la 3-a de Madrido kaj la Municipan Stadionon en kiu sidejas la futbalteamo CD Leganés.