Karabanĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karabanĉelo
distrikto de Madrido
Administrado
Poŝtkodo 28025 | 28044 | 28047 | 28054
Demografio
Loĝantaro 243 998  (2017) [+]
Loĝdenso 17 368 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 3° 44′ U (mapo)40.383669444444-3.7279888888889Koordinatoj: 40° 23′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Areo 14,048315736132 km² ( 140 4.8 315 736 132 ha) [+]
Karabanĉelo (Madrido)
Karabanĉelo (Madrido)
DEC
Karabanĉelo
Karabanĉelo
Situo de Karabanĉelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carabanchel [+]
vdr

Karabanĉelo, hispane Carabanchel [karabanĉEl], estas la nomo de unu el la 21 distriktoj kiuj konsistigas la municipon Madrido, ĉefurbo de la Provinco Madrido kaj la Madrida Regiono, (Hispanio). Ĝi troviĝas inter la Aŭtoŝoseo M-30 kaj la Aŭtoŝoseo M-40, tre proksime de la urbocentro, per publika transporto inter 15 kaj 20 minutoj.

Karabanĉelo havas 250.000 loĝantojn, kaj estas unu el la plej loĝataj distriktoj (nune la dua nur superigita de Latino kaj kun pleja loĝdenso de Madrido. Ĉi tie ekzistas granda kultura diverseco, en Karabanĉelo eblas renkontiĝi kun ĉiuj naciecoj, en la distriktoj estas 23,1 % de eksterlandanoj, la dua laŭ procento kaj la unua laŭ kvanto (58.818 personoj) en Madrido.

Ĝis 1948, ekzistis Malsupra Karabanĉelo kaj Supra Karabanĉelo kiel du sendependaj municipoj. En tiu jaro ili estis aneksitaj kontraŭvole al la municipo Madrido sub la nomo Karabanchelo, perdante sian aŭtonomecon. Malgraŭ tio la loĝantoj konsideras sin karabanĉelanoj kiel antaŭe.

En 1971 la distrikto Karabanĉelo pro la restrukturado de la distriktoj de Madrido dividiĝis en tri: Usero, Karabanĉelo kaj Latino.

Karabanĉelo perdis teritoriojn kiel parto de Usero kaj Aluĉo.

Karabanĉelo havas la jenajn kvartalojn: Komiljo, Opanjelo, Sankta Isidro, Gaja Vido, Bela Pordo, Bonavido, Abrantes.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]