Kvartalo Abrantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abrantes.PNG

Abrantes estas kvartalo de la sudoriento de Madrido, apartenanta al la distrikto de Karabanĉelo, kun 30.857 loĝantoj (laŭ Municipa Censo, 2007).[1]

Situanta en Karabanĉelo, ĝi troviĝas limigita norde per la Avenuo Oporto kun la kvartalo Opañel, sude per la Avenuo Poblados kun Buenavista, okcidente per la Camino Viejo (Malnova Vojo) al Leganés kun Puerta Bonita kaj oriente per la Ŝoseo de Toledo kun Usera.

La Avenuo Abrantes startas en la Placo Fernández Ladreda, plej konata kiel Plaza Elíptica (Linioj 6 kaj 11 de metroo) kaj finas en la Avenuo Poblados.

Notoj[redakti | redakti fonton]