Ajalvir
Ajalvir (pron. Aĥalvir') estas municipo situanta en la oriento de la Madrida Regiono, je 26 km. de Madrido ĉefurbo kaj je 12 kilometroj de la komarka ĉefurbo: Alcalá de Henares. Ĝi havas 3.558 loĝantojn (2008) kaj areon de 19,62 km². La nomo de la municipo supozeble venas de la araba al-jalaoui t.e. izolita, fore.