Valdelaguna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdelaguna en Madrida Regiono

Valdelaguna estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi troviĝas sudoriente en la Komarko Las Vegas, je 49 km de Madrido ĉefurbo.

Ĝi havas limojn kun Ĉinĉono, Belmonte de Tajo, Villarejo de Salvanés, Perales de Tajuña, Morata de Tajuña kaj Colmenar de Oreja. Ĝi etendiĝas sur 41,89 km² kaj tie loĝas 807 loĝantoj laŭ datumoj de la jaro 2008.