Torrejón de Ardoz
Torrejón de Ardoz estas municipo de la Madrida Regiono, Hispanio. Ĝi havas 32 kvadratajn kilometrojn kaj ĉirkaŭ 120.000 loĝantojn. La municipo troviĝas en strategia enklavo: je 20 km de la Pordo de la Suno de Madrido, tre proksime al la flughaveno Madrido-Baraĥo, al Foirejo Johano Karlo la 1-a, kaj al la fervojo Madrido-Barcelono, la aŭtoŝoseo M-50 kaj la ŝoseo M-206 al Loeches kaj Ajalvir.
Kvankam la urbo ĉiam estis administre sendependa, ĝi estas sub la influo de Madrido kaj Alcalá de Henares. Nuntempe ĝi estas la 54-a plej loĝata urbo en Hispanio. Inter ĝiaj parkoj kaj monumentoj elstaras la Parko de Eŭropo, kiu havas imitaĵojn pri eŭropaĵoj.