Soto del Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soto del Real
Ayuntamiento de Soto del Real.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28791 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 188  (2022) [+]
Loĝdenso 218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 3° 47′ U (mapo)40.754166666667-3.7833333333333Koordinatoj: 40° 45′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 921 m [+]
Areo 42,17 km² (4 217 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Soto del Real

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Soto del Real [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Soto del Real (Madrid) mapa.svg

Soto del Real, malnova vilaĝo Chozas de la Sierra, estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi situas je 43 kilometroj de la urbo Madrido. Ĝi troviĝas en la suda flanko de la Gvadarama Montaro, en la zono konata kiel Montaro de la Longa Ŝnuro. La municipo malgrandas: nur 42,17 km², kaj en ĝi troviĝas la akvorezervujo Santillana kaj la montopinto La Najarra (2120 m).

Ĝi limas okcidente kun Manzanares el Real, oriente kun Miraflores de la Sierra, Colmenar Viejo sude kaj Raskafrio norde. La originoj de Soto del Real, venas de la romia epoko el kiu ankoraŭ restas kelkaj gravuritaj ŝtonoj, kaj kie eble ekzistis setlejo.