Muzeo de Flamenka Danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Flamenka Danco
muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Adreso Calle Manuel Rojas Marcos, 3ª, Polígono Industrial La Papelera, 41004 Sevilla
Poŝtkodo 41004
Koordinatoj 37° 23′ 20″ N, 5° 59′ 28″ U (mapo)37.38888889-5.99111111Koordinatoj: 37° 23′ 20″ N, 5° 59′ 28″ U (mapo)
Muzeo de Flamenka Danco (Sevilo)
Muzeo de Flamenka Danco (Sevilo)
DEC
Muzeo de Flamenka Danco
Muzeo de Flamenka Danco
Situo de Muzeo de Flamenka Danco
Map
Muzeo de Flamenka Danco
Retpaĝo http://www.museoflamenco.com
vdr

La Muzeo de Flamenka Danco (hispane Museo del Baile Flamenco), estas muzeo en la Kvartalo Sankta Kruco, Sevilo, Andaluzio, Hispanio, inter la konata Placo Alfalfa kaj la katedralo. Preskaŭ la tuto de la muzeo estas dediĉita al arta fako ege populara en la kulturo de Andaluzio, nome la flamenka dancado. Vizitantoj el la tuta mondo venas koni deproksime la devenon kaj evoluon de jarcenta tradicio kaj kulturo.

La magio de la kelo.

La kreado de la Muzeo ŝuldas al iniciato de la sevila dancistino Cristina Hoyos. Oni rehabilitis konstruaĵon de la 18-a jarcento, kaj la Muzeo malfermiĝis la 7an de aprilo 2006. Temas pri kvar etaĝoj, kun tipa kelo. En la teretaĝo estas tipa andaluza korto, en kiu okazas foje spektakloj de flamenko, aŭ alitipaj se iel tio rilatas al flamenka danco.

En la diversaj salonoj estas informo kaj objektoj pri famaj flamenkaj dancistoj kiel Carmen Amaya, Antonio Gades, el Güito, Sara Baras, Mario Maya, kaj la propra Cristina Hoyos.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]