Ponto de la Kvincentjariĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ponto de la 5a Centjariĝo)
Ponto de la Kvincentjariĝo
vojponto [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 20′ 57″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)37.3491-5.993Koordinatoj: 37° 20′ 57″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)

Longo565 m
Alteco102 m

Malfermo15-a de novembro 1991

Ponto de la Kvincentjariĝo (Sevilo)
Ponto de la Kvincentjariĝo (Sevilo)
DEC
Ponto de la Kvincentjariĝo
Ponto de la Kvincentjariĝo
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Ponto de la Kvincentjariĝo
Vikimedia Komunejo:  Puente del Centenario [+]
vdr
Nokta vidaĵo de la Ponto de la 5a Centjariĝo en la fono

La Ponto de la Centjariĝo (hispane Puente del Centenario), populare, kvankam neoficiale Ponto de la 5-a Centjariĝode la Kvincentjariĝo (Puente del V Centenario), estas stajponto situanta en Sevilo (Andaluzio, Hispanio) kiu permesas la transiradon tra la preterirejo SE-30 ĉe la rivero Gvadalkiviro. Temas pri la ponto kiu plej sude situas en la urbo kaj la unua ekde la enfluejo de la rivero. La ponto havas 120 metrojn (alteco), kreante 265 metrojn da longeco. Ĝia planko troviĝas je maksimuma alteco de 45 metroj super la Gvadalkiviro por ne ĝeni la pason de ŝipoj al la haveno de Sevilo.

La ponto iniciatiĝis kiel parto de la infrastrukturoj de la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992) kaj laŭ la populara nomigo memorigas unuavice pri la 5-a centjariĝo de la tielnomata malkovro de Ameriko fare de la eŭropa publika konscio en 1492. Fakte ĝi dekomence aludis al la suba rivera "kajo de la centjariĝo" konstruata pro la centjariĝo de la moderna urba haveno en 1972.