Gazpaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andaluza gazpaĉo)
Telero da gazpaĉo

Gazpaĉo (el la hispana gazpacho) estas malvarma supo, kies ĉefaj ingrediencoj estas: tomato (kiu donas ruĝan koloron al la supo), oliv-oleo, vinagrocitrono, ajlo, salo, akvo, kaj povas enesti ankaŭ pano, cepokukumo inter aliaj.[1] Oni ofte akompanas ĝin per toastetoj aŭ pecoj de salita ŝinko.

Ĝi estas tipa somera manĝaĵo (aŭ ofte trinkaĵo) en la sudaj (kaj do plej varmaj) regionoj de Hispanio, ĉefe Andaluzio.

La origino de la nuna gazpaĉo estas necerta, sed tradicie ĝi estis konsiderata plado tipa de la interna parto de Andaluzio, kie oliv-oleo kaj legomoj estas abundaj, kaj someroj estas sekaj kaj varmegaj[2]. En la 14-a jarcento estis aldonita unuafoje tomato kiel ingredienco, donante la karakterizan ruĝecan koloron[3].

Oni ofte nomas ĝin "andaluza gazpaĉo" por distingi ĝis de la tiel nomata manĉa gazpaĉo (el la regiono Manĉo), kiu estas tute alia ĉar neniel temas pri malvarma supo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teresa Barrenechea (2005). The cuisines of Spain: exploring regional home cooking, Ten Speed Press, ISBN 1-58008-515-6, pp:86
  2. Borrow, George, The Bible in Spain, or the Journey, Adventures, and Imprisonment of an Englishman in an Attempt to Circulate the Scriptures in the Peninsula, London: John Murray, 1843. Vol II capítulo VIL, paĝo 145.
  3. https://es.wikipedia.org/wiki/Gazpacho#cite_note-Briz1989-12

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]