Rostpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rostpanoj por supo
Dolĉaj rostpanoj
Peco de pano antaŭ kaj post rostado
Rostpano

Rostpano estas pli aŭ malpli granda peco de rostita pano. Pano por rosti povas esti aŭ freŝa, aŭ malfreŝa. Rostpanoj dividiĝas en du bazajn specojn: salaj kaj dolĉaj. Salajn rostpanojn oni kuiras el ajna speco de pano. Oni povas uzi ilin aŭ por intermanĝeti (ekz. al biero – rostpanoj kun ajlo), aŭ por aldoni en supojn, buljonojn kaj salatojn. Por aldoni en supojn oni simple rostas panon kun salo kaj pipro. Dolĉajn rostpanojn oni kuiras el tritika pano, anticipe ŝmirita per ovo aŭ macerita en lakto, poste sukeras. Oni surtabligas ilin al teo, kafo, varma ĉokolado, aŭ kiel aparta manĝaĵo.

Platajn pecojn de distranĉita pano oni kutime rostas en panrostilo.

La ĉehejma panrostilo, inventita en 1913, estas la komuna rimedo por tosti panon. La panotranĉaĵoj estas enmetitaj en la sulkojn ĉe la supro kaj malaltigitaj malsupren. En iuj modeloj oni povas elekti la deziratan gradon de rostado. Kiam la rosto estas preta ĝi estas puŝita supren. Plej multaj modeloj havas du fendojn - por du tranĉaĵoj de pano, kiuj estas rostitaj samtempe kaj samgrade.

Aliaj rostadmetodoj estas sur la kradrostilo, en forno aŭ en tostila forno. Pano ankaŭ povas esti rostita super malferma flamo (sed ne rekte sur la flamo) de kuirfornoportebla kuirilo. Por tiu rostado estas ankaŭ specialaj rostforkoj por ĉi tiu celo.

Pankuboj ankaŭ povas esti rostitaj; La rezulta produkto nomiĝas "krutonoj" kaj estas kutime uzata kiel aldono al salatoj kaj supoj.

Kontraŭe al populara dieta mito - tosti panon ne reduktas la kvanton de kalorioj en ĝi, ĉar rostado nur kaŭzas la perdon de akvo kiu ne estas kaloria valoro. Se la rostaĵo estas bruligita, la karbigitaj partoj havas pli malaltan kalorian valoron, sed ili estas nemanĝeblaj. Karbonigita manĝaĵo estas suspektita esti kancerogena.

Rostaĵoj estas konsiderata rekomendinda manĝaĵo por tiuj, kiuj suferas de gastrointestinalaj problemoj, ekzemple por tiuj, kiuj suferas de diareo kaj gravedaj virinoj, kiuj suferas naŭzon.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Biskoto
  • Pankuko, ankaŭ konata kiel franca toasto
  • Francesinha (portugala), simila al Croque Monsieur (franca)