Radio Sevilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Sevilla
radiostacio
Komenco 1924 vd
Lando(j) Hispanio vd
Moto Corren nuevos tiempos, vamos a escucharnos
vdr

Radio Sevilla estas radio elsendejo de la urbo Sevilo (Andaluzio, Hispanio). Ĝi apartenis al la Cadena SER. Ĝia sidejo estas ĉe la strato Rafael González Abreu, 6.[1]​ La Cadena SER siavice apartenas al la Grupo PRISA.[2]

Radio Sevilla elsendas ĉene kun la ceteraj elsendejoj de la Cadena SER la tutlandan programaron realigitan en la studioj de Radio Madrid, escepte ĉe la programoj La ventana kaj Si amanece nos vamos, realigitaj en la studioj de Radio Barcelona.[3]

Laŭ la Estudio General de Medios (EGM) de 2016, la plej aŭskultitaj programoj de Radio Sevilla estis jenaj: La ventana, Hora 25. Andalucía, Hoy por hoy. Sevilla, A vivir que son dos días. Andalucía, El larguero (sporta) kaj La cámara de los balones (sporta).[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiun radion oni fondis en 1924 kiel EAJ-5, kiu unue rivalis kaj poste kunfandiĝis kun EAJ-17 por krei Unión Radio Sevilla, ĉe EAJ-5. En januaro 1927 EAJ-5 translokigis sian sudejon al konstruaĵo de la strato Rafael González Abreu.[5]

En 1931 Unión Radio Sevilla estis la nura radielsendejo de mezondoj de Andaluzio kaj atingis la provincojn Onubo, Kadizo, Kordovo kaj Ĥaeno, ĉe la valo de la rivero Guadalquivir.[6] En 1932 okazis puĉo nomita La Sanjurjada estrita de la generaloj Emilio Barrera kaj Sanjurjo alvokita el Sevilo. La prezidanto Azaña malsukcesigis la klopodon en Madrido, sed Sanjurjo faris diskurson el Unión Radio Sevilla triumfe nomumante sin Capitán General de Andalucía. Tamen, Sanjurjo estis arestita sekvatage en Onubo, estis procesita kaj poste ekzilita.[7]

Kelkaj tagojn antaŭ la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 kontraŭ la Dua Hispana Respubliko la direktoro de la radistacio, Antonio Fontán, interkonsentis kun la oficiro José Cuesta Monereo, unu de la respondeculoj de la insurekcio en Sevilo, ke la radio apogos ĝin. La 18an de julio 1936 la insurekciaj trupoj ekkontrolis Sevilon. Ekde tiam Queipo de Llano, estro de loa insurekcio en la urbo, konstante diskursis ĝis januaro 1938.[8]

En 1938 Rafael Alberti verkis la satiran intermezon nome Radio Sevilla, en kiu li karikaturis la klaŭnajn kaj terurigajn diskursojn de Queipo de Llano.[9]

Fine de la 1930-aj jaroj tiu radio jam posedis 7 000 diskojn (unu de la plej grandaj kolektoj tiam en Hispanio).[10]

En 1982 la intervjuisto Jesús Quintero kreis en Radio Nacional de España (RNE) la programon El loco de la colina, kiu en 1983 ekrealiĝis en Radio Sevilla por la tuta Cadena Ser.[11] Tiu programo estis publika sukceso en Hispanio kaj, 1986, en la radio de Argentino.[12] Poste ĝi iĝis televidprogramo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cadenaser.com (eld.). «Emisoras de la Cadena SER». Arkivita el la originalo la 25an de januaro 2010. Konsultita la 27an de aprilo 2010.
  2. prisa.com (eld.). «Unión Radio». Arkivita el la originalo Arkivigite je 2014-10-25 per la retarkivo Wayback Machine la 14an de oktobro 2009. Konsultita la 15an de marto 2010.
  3. cadenaser.com (ed.). «Propuesta de nueva programación para Cadena SER temporada 2012/2013». Arkivita el la originalo la 5an de marto 2010. Konsultita la 23an de aprilo 2010.
  4. «La SER Andalucía refuerza su liderazgo y sube en un 6% su audiencia diaria». Cadena Ser. 14a de aprilo 2016. Konsultita la 11an de januaro 2017.
  5. Francisco Reyero (2006). Historias de la radio. Una radiografía política, cultural y sentimental del siglo pasado en Andalucía. Fundación José Manuel Lara. p. 27. ISBN 84-96556-14-X, p. 33.
  6. Reyero, 2006, p. 54.
  7. Reyero, 2006, p. 55.
  8. Reyero, 2006, p. 112.
  9. Xosé Manuel Núñez Seixas (2006). ¡Fuera el invasor! Nacionalismos y movilización bélica en la Guerra Civil Española (1936-1939). Marcial Pons. pp. 125-126. ISBN 9788496467378.
  10. Reyero, 2006, p. 90.
  11. Alfredo Relaño (18a de majo 1984). «El Ente Público Radiotelevisión Española registra el título radiofónico 'El loco de la colina' como marca industrial». El País.
  12. Carlos Ares (8a de februaro 1986). «'El loco de la colina' arrasa en la audiencia de la radio nocturna argentina». El País.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Radio Sevilla en la hispana Vikipedio.