Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo en Hispanio kelkaj tagojn post la puĉo kaj divido inter du areoj

La puĉo de julio de 1936 estis militista insurekcio kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko kaj kies parta malsukceso kondukis al la Hispana Enlanda Milito kaj, post la malvenko de la Respubliko, al konsolidigo de la diktaturo de Francisco Franco, kiu enpoviĝis en Hispanio ĝis iom post 1975.

Manuel Azaña, prezidanto de la Respubliko en 1936

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Situacio kaj politika kaj socia dum la Dua Respubliko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la Dua Hispana Respubliko la hispana politika situacio iĝis perforta kaj ekstrema pro la deziro de la laboristaj fortoj plenumi la tradiciajn postulitajn plibonigojn, dum la reakciaj fortoj ege kontraŭstaris, kio kondukis al la Hispana revolucio de 1934 kaj al la sekva terura subpremado kaj reprezalioj ĉiatipaj en la tuta lando.

En la ĝenerala balotado de la 16a de februaro de 1936 oni vidis la polusigon de la politika vivo. La maldekstrularo prezentiĝis unuigita en koalicio nome Popola Fronto kiu enhavas ekde la respublikanan partion "Unión Republicana" de Diego Martínez Barrio al Komunista Partio, tra la PSOE, ERC kaj la ankaŭ respublikana partio Izquierda Republicana de Manuel Azaña. Kontraŭe la plej parto de la dekstraj partioj grupiĝis en el "Frente Nacional Contrarrevolucionario" (dekstrula partio CEDA, monarkisma partio Renovación Española, karlista Comunión Tradicionalista, kaj katalunisma Lliga Catalana, ktp.), el kiu tamen formis parto nek la Falange nek la PNV. Venkis la Popola Fronto per absoluta majoritato.

El tiam komencis serio de nombraj strikoj. Organiziĝis grupoj preskaŭmilitaj, ĉefe falangistaj, kiuj per siaj atencoj klopodis krei spiralon de ago-reago. La membroj de maldekstraj partioj respondis perforte, kreante ankaŭ milicojn preskaŭmilitajn. Nur februare de 1936 oni kalkulis 441 murdoj pro politikaj kialoj en la tuta lando.[1]

La konspiro puĉa[redakti | redakti fonton]

Post la venko de la Popola Fronto, oficiroj kaj reakciaj kaj monarkiaj komencis preparado de militista insurekcio.[2] La 10-a de aŭgusto de 1932 jam estis okazinta unua klopodita puĉo kontraŭ la Respubliko, estrata de la generalo Sanjurjo kaj nomata pro tio "La Sanjurjada".[3] Malsukcesis kaj Sanjurjo estis kaptata, poste ekzilita en Portugalion, ekde kiam plupartoprenis en konspiroj puĉaj. En 1934 la eksreĝo Alfonso la 13-a, kiu estis ekzilita en Italio, petis apogon al Mussolini por "eventuala puĉo okazunta en Hispanio por (...) restaŭri la Monarkion" kaj sukcesis ke la fascista italia registaro promesu kontribui per 1.500.000 pesetoj, 200 mitraletoj, fusiloj kaj grenatoj. Subskribis la interkonsenton de hispana parto la generalo Barrera kaj reprezentantoj de la partioj Renovación Española (monarkia) kaj Comunión Tradicionalista (karlista).[4][5]

En 1935 la estro de la CEDA, nome José María Gil-Robles, akiris la ministrecon de Milito en la registaro kaj elektis generaloj de dekstraj tendencoj por ŝlosilaj postenoj: nome Franco kiel ĉefo de la Centra Stabo, Fanjul kiel subsekretario de Gil-Robles, Goded kiel respondeca de Aeraj Fortoj kaj Mola ĉefe de la fortoj en Maroko. Tiuepoke la dekstra militista organizaĵo Unión Militar Española dividiĝis inter kiuj pluvolis proklami puĉon por finigi la demokration kaj kiuj preferis "penetri" la politikan sistemon el la povo.[5] En januaro de 1936 la prezidento de la Respubliko solvis la Parlamenton kaj kunvokis elektadon por la 16a de februaro. Kelkaj generaloj decidis tiam insurekcii la 19an de februaro se la Popola Fronto venkus la balotadon.[6] Kiam efektive la maldekstro venkis, kaj Gil-Robles kaj Franco premis la prezidanton de la ĝistiama registaro por deklari la militstaton, sed tiu malakceptis. Ne okazis tamen militista insurekcio, krom aparta klopodo de Fanjul.

La nova prezidanto, Manuel Azaña elpostenigis Fanjul kaj trasnslokigis Franco, Goded kaj Mola al postenoj malproskimaj de Madrido kaj kun pli malgravaj respondecoj. Tiuj generaloj kunvenis kun aliaj de similaj tendencoj en Madrido la 8an de marto, antaŭ eliri al siaj novaj postenoj, kaj interkonsentis realigi puĉon kaze de grava minaco kontraŭ "la unueco de la patrio" aŭ lima rompo de la publika ordo.[7] Interkonsentis ankaŭ ke la ĉefo de la insurekcio estos la ekzilita generalo Sanjurjo kaj ke la kunordiganto en Hispanio estos la generalo Rodríguez Barrio.[6]

La generalo Gonzalo Queipo de Llano, kiu estis organizinta alian konspiron puĉan siaflanke, vizitis Mola en Pamplono la 12an de aprilo. Post informiĝi pri la respektivaj planoj decidis kunlabori.[7] La 19an de aprilo la generalo Rodríguez del Barrio klopodis militistan puĉon en Madrido kaj malsukcesis. La kunordigon de la konspiro ekhavis tiam Mola,[8] kiu en la venontaj monatoj cirkuligis serio de "instrukcioj" aŭ regularo detalanta liajn planojn por la insurekcio. La 7an de junio Mola ricevis surprizan viziton de la Ĝenerala Direktoro de Sekureco, serĉe de pruvoj kontraŭ la insurekciuloj, sed li saviĝis danke al averto ricevita dekdu horojn antaŭe.[7] Mola negocis kun la karlistoj por ke ties preskaŭmilita forto koncentre ĉefe en Navaro kaj Eŭskio, unuiĝu al la insurekcio. Mola malakceptis dekomence la postulojn de la karlistoj, partianoj de eklezia monarkio kiu volis lukti sub la flavruĝa flago kaj la religia simbolo de la Jesua koro, dum Mola defendis "diktaturon respublika" kie la Eklezio pluestu separata de la Ŝtato.[9] Tamen la 11an de julio Sanjurjo akceptis la ĉefajn postulojn de la karlistoj kaj la 14an tiuj anoncis sian aliĝon al la puĉo.[7] La 10an de julio aliĝis al la plano de Mola ankaŭ la dekstrula politikisto José Calvo Sotelo kaj lia partio, Renovación Española.[7]

Paralele la insurekciuloj luis aviadilon por ke Franco povu translokiĝi el Kanarioj al hispana Maroko kaj tie ekestri la insurekciontan Armeo de Afriko. Por tio la financisto Juan March donis monon al Juan Ignacio Luca de Tena, markizo de Luca de Tena, posedanto de la ĵurnalo ABC. La ĵurnalisto de ABC en Londono, Luis Bolín, luis aviadilon Dragón Rapide kiu eliris el Anglio la 11an de julio ka alvenis al Gran Canaria la 15an.[10]

Okazintaĵoj de julio de 1936[redakti | redakti fonton]

En kirlo de revenĝoj kaj reprezalioj, kaj kiam jam estis dato por la puĉo por la tagoj de 10a al 20a de julio,[11] la 12-a de julio estis murdita de ekstremdekstraj pafuloj, ĉu karlistoj laŭ kelkaj historiistoj, ĉu falangistoj laŭ aliaj,[12] la leŭtenanto de la polico nome "Guardia de Asalto" José Castillo.

Castillo estis konata ĉar malakceptis interveni kontraŭ la manifestaciantoj de la Hispana Revolucio de 1934. Krome li estis membro de la maldekstra militista organizaĵo Unión Militar Republicana Antifascista UMRA, kaj instruisto de la milicoj de la junularo socialista.[12] Castillo estis la dua en nigra listo de maldekstra oficiroj supozate farita de la dekstra militista organizaĵo Unión Militar Española, UME, kies unua listano, la kapitano Carlos Faraudo, jam estis murdita.[13]

Samtage en Ketama (Maroko), la ĉefaj estroj de la Armeo de Afriko koincidis dum militaj manovroj ĉe Llano Amarillo kaj konturigis la detalojn de la jam tujan insurekcio.

Frumatene de la venonta tago, 13-a de julio, grupo de policanoj revenĝis la morton de ilia kolego en la persono de iu ajn dekstra politikisto. Ili ŝajne serĉis unue Antonio Goicoechea aŭ Gil-Robles sed, ĉar ili trafis neniun el ili, murdis la diputiton José Calvo Sotelo, estro de Renovación Española. Tiu murdo estis taŭga tialo por klinigi al puĉo kelkajn militistojn kiuj ankoraŭ dubis, inter ili kaj laŭ Paul Preston, Franco mem.

Militplano de la insurekcio[redakti | redakti fonton]

Plano puĉa fare de Emilio Mola.[14]

Dekomence Mola fiksis la daton de la 10- de julio kiel dato por la puĉo.[15]

La 24an de junio Mola modifis la planon al direkto ke la Armeo de Afriko, baze sur la Legio, venu kaj oriente kaj okcidente, elŝipiĝante respektive en Malago kaj Algeciras.”[16] El tiuj havenurboj la insurekciuloj konverĝus al Kordovo kaj poste el tie ili elirus al Madrido tra Despeñaperros (vidu apudan mapon).[14]

La instrukcioj de Mola indikis, ke ĉiuj fortoj implikitaj en la puĉo estu pretaj la 17an je la 5a posttagmeze (la 17an je la 17 horoj), por komenci la Alzamiento (leviĝo) en Maroko.[17] En aliaj ŝlosilaj punktoj de la duoninsulo ĝi komencus la 18-a, kaj en aliaj lokoj (kia Pamplono), la 19-a. La novaĵo de la insurekcio en Maroko konfuzigis iomete la konspirulojn de la duoninsulo: Ĉu por la planita dato, aŭ ankaŭ ili devu antaŭigi sian agadon?[18]

Disvolviĝo: 17a al 20a de julio de 1936[redakti | redakti fonton]

Insurekcio en Melijo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la historia zono de Melilla.

La militista insurekcio kiu kondukos al la Hispana Enlanda Milito komencis en Melijo. Matene de la 17-a de julio, la oficiroj de Melijo kompromitaj kun la konspiro kunvenis en la departemento de kartografio de la kazerno. La kolonelo Juan Seguí, ĉefo de la loka Falango kaj de la insurekcio en orienta Maroko, komunikis siajn kolegojn la precizan horon por la komenco de la insurekcio: la 5a de la mateno venonttage.[19] Unu de la ĉefaj lokaj estroj de Falango, Álvaro González, perfidis la konspirulojn kaj informis la lokan estron de la respublikana partio Unión Republicana, kiu siavice informis la prezidanton de la Casa del Pueblo (popola domo, socialista sidejo), kiu siavice komunikis ĝin al generalo Romerales.[19] Kiam la konspiruloj revenis al la kartografia ĉambro postmanĝe, kaj kiam estis farita la disdonado de armiloj, la leŭtenanto Zaro venis kun soldatoj kaj policanoj interrompi la konspirulojn, sed Gazapo, kiu estis oficiro membro de la Falango, telefonis por peti helpon de la legionuloj kaj je ties alveno, Zaro dubis kaj kapitulacis.[20] Tiam la kolonelo Seguí direktis sin al oficejo de Romerales, kie eniris portante pafilon en mano. En la interno de la oficejo estis okazanta diskuto inter oficiroj de Romerales kiuj insistis, ke la generalo devis rezigni, kaj aliaj kiuj volis rezisti. La prezidento Casares Quiroga, kiu estis informita pri tiu kunsido en la kartografiejo, estis ordoninta al Romerales areston de Gazapo, Seguí kaj de ĉiuj oficiroj insurekciuloj. Sed jam ne eblis: Romerales ekdubis.[20]

Tiam Seguí eniris en la oficejo kaj devigis la generalon kapitulaci. La insurekciaj oficiroj deklaris la militan staton, okupis ĉiujn publikajn konstruaĵojn de Melilla (inklude la flughavenon) nome de la Generalo Franco kiel ĉefkomandanto de Maroko (kvankam li estis ankoraŭ en Kanarioj), fermis la sidejojn de maldekstraj organizoj, kaj arestis ties estrojn.[20] Okazis konfliktoj sed pro surprizo tiuj ne povis defendi sin kaj komencis mortpafado inklude la generalon Romerales, la guberniestron kaj la urbestron.[20] Vespere estis jam arestitaj ĉiuj en la nigraj listoj eĉ pro supozata voĉdonado al maldekstro dum la lasta balotado.[20] Nur en bazo de hidroavioj la komandanto Virgilio Leret Ruiz rezistis kelkajn horojn ĝis kiam jam ne havis plu municion kaj devis kapitulaci antaŭ la trupoj senditaj por nuligi tiun reziston.[20]

Tia insurekcio estis modelo sekvota en la resto de Maroko kaj en Hispanio.[20]

Insurekcio en la resto de Maroko[redakti | redakti fonton]

Insurekcio en Sevilo[redakti | redakti fonton]

Insurekcio en Madrido[redakti | redakti fonton]

Insurekcio en Barcelono[redakti | redakti fonton]

Subpremado[redakti | redakti fonton]

Fina situacio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hurtado, pp.12-13
  2. Jackson, paĝo 206
  3. Maura, Miguel, Así Cayó Alfonso XIII, Joaquín Romero Maura, Marcial Pons Historia, 2007, isbn = 978-84-96467-44-6, ĉapitro II: La Sanjurjada, p.457 kaj sekvaj
  4. El precio del trono, Pilar, Urbano, Planeta, 2011, Barcelona, isbn=978-84-08-10717-0, pp. 17-18
  5. 5,0 5,1 Objetivo: Acabar con la República, Historia 16, Extra III, de junio de 1977, Manuel Tuñón de Lara.
  6. 6,0 6,1 José Luis Martín Ramos, "La sublevación de julio de 1936" en Víctor Hurtado, La sublevación, pp. 4-7
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Ferrer Muñoz, Manuel, Navarra y País Vasco, 1936: Conspiración contra la República, Cuadernos de Sección. Historia-Geografía, 1994, 22, paĝoj 239-264 url=http://www.euskomedia.org/PDFAnlt/vasconia/vas22/22239264.pdf
  8. Octavio Ruiz Manjón-Cabeza, La Segunda República y la guerra, Rialp, isbn = 9788432121159, Historia general de España y América, 1986, p.278
  9. Sevilla fue la clave: república, alzamiento, Guerra Civil (1931-1939), Nicolás Salas, Castillejo, 1992, isbn=8480580003, p. 199
  10. Hurtado, Víctor, pp.28-29
  11. Jackson pag. 209
  12. 12,0 12,1 Jackson pag. 211
  13. Preston paĝo 176
  14. 14,0 14,1 Hurtado, p. 15
  15. Ortiz, p. 74
  16. Ortiz, paĝo 55
  17. Hugh Thomas, pág. 241
  18. Hugh Thomas, paĝo 241
  19. 19,0 19,1 Hugh Thomas, pág. 239
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 20,6 Hugh Thomas, paĝo 240

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • García de Cortázar Ruíz de Aguirre, Fernando (2005). Editorial Planeta. ed. Atlas de Historia de España. ISBN 84-08-05752-9.
  • Hurtado, Víctor (2011). La sublevación. Barcelona: DAU. ISBN 978-84-936625-6-1.
  • Jackson, Gabriel (2005). RBA Coleccionables. ed. La República Española y la Guerra Civil. ISBN 84-473-3633-6.
  • Thomas, Hugh (1976). Grijalbo. ed. La Guerra Civil Española. ISBN 84-253-2767-9.
  • Juliá Díaz, Santos (2006). «Todo empezó un 17 de julio». Konsultita aŭguste 2006.
  • Preston, Paul (1998). Mondadori. ed. Franco "Caudillo de España". ISBN 84-397-0241-8.