Tamarguillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamarguillo
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Tamarguillo [tamarGIljo] estas rojo kiu alfluas en la rivero Gvadalkiviron ĉe la urbo Sevilo (Andaluzio, Hispanio). Ĝia fluejo estis celo de diversaj transformoj kaj devojigoj laŭlonge de la 20-a jarcento, cele al ĝia malproksimigo disde la urba kerno, ĉar ĝia elbordiĝo okazigis gravajn inundojn en la urbo, inter kiuj tiuj kiuj okazis la 27an de januaro 1948 kaj la 25an de novembro 1961.[1][2] Ĉe ĝia ekfluejo, proksime al la kvartalo Parque Alcosa, estas la parko Tamarguillo, kie la PGOU (urba plano) de Sevilo planas aŭtovojon SE-35.[3][4] La iama fluejo laŭ kiu fluis la rojo transformiĝis en grava urba vojo, nome Ronda del Tamarguillo.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El temporal se caracterizó ayer por el viento huracanado y fuertes lluvias y granizada. ABC de Madrid, 30a de januaro 1948
  2. Confederación hidrográfica del Guadalquivir. Historia.[rompita ligilo] Konsultita la 13an de septembro 2012
  3. Guía ambiental del Parque Tamarguillo. Konsultita la 13an de septembro 2012
  4. "Una batalla en Sevilla en la guerra contra el urbanismo feroz" Asociación Española de Herpetología
  5. Leandro del Moral Ituarte: La obra hidráulica en la cuenca baja del Guadalquivir (siglos XVIII-XX). Gestión del agua y organización del territorio. Junta de Andalucía. Consejería de Obras Públicas y Transportes, Universidad de Sevilla, ISBN 84-7405-799-X. Konsultita la 10an de septembro 2012.
  6. Iria Comesaña: El Tamarguillo anegó Sevilla. Arkivita la 30an de decembro 2011 en Wayback Machine. El Correo de Andalucía, 26a de novembro 2011.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arroyo Tamarguillo en la hispana Vikipedio.