Smash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Smash (bando))
Smash.

Smash estis hispana muzik-grupo de psikedela rokmuziko kun influoj el bluso kaj progres-roko, origina el Sevilo, kiu aktivis inter 1968 kaj 1973. Publikiginte la studialbumojn Glorieta de los lotos kaj We come to smash this time, la flamenka kantisto Manuel Molina aliĝis al la bando, kiu kun li publikigis unuopaĵojn El garrotín / Tangos de Ketama kaj Ni recuerdo ni olvido, kio faris ilin pioniroj de la andaluza rok-muziko, nome fuzio de flamenko kun rok-muziko.

Ĉefa komponantaro de la grupo estis formita de Gualberto García (gitaro, 1968-1971), Julio Matito (voĉo kaj baso, 1968-1973), Antonio Rodríguez (drumoj, 1968-1973), Henrik Liebgott (gitaro kaj violono, 1969-1973) kaj Manuel Molina (voĉo, 1971-1973). Baldaŭ, en la unua duono de la 1970-aj jaroj, aperis malkonsentoj pri la kariero de la grupo. Gualberto, kiu estis ĉefa motoro, malkonsentis pri la facila komerca produktado de la bando, kaj foriris eksterlanden. Ankaŭ aliaj membroj klopodis apartan karieron. Manuel Molina formis kun sia edzino Lole la duopon Lole y Manuel.

Fine de la 1970-aj jaroj Julio Matito proponis al Gualberto kaj Antonio refondi Smash. Ili registris televidan programon Musical Express, direktita de Ángel Casas. Kiam ili planis intervjuon cele al refondo, Julio Matito mortis en aŭto-akcidento, kio finigis la projekton.