Alcampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcampo
entrepreno
Komenco 1981 vd
Sidejo Madrido
Retejo Oficiala retejo
vdr

Alcampo estas entrepreno de distribuado kaj vendado, filio de la franca grupo Auchan, kiu funkcias en Hispanio laŭ la formatoj de superbazaroj, hipermerkatoj kaj retkomerco. Je 31a de decembro 2021, ĝi havis 63 hipermerkatojn kaj 242 superbazarojn, krom 53 benzinejojn kaj dungitaron de 19 600 laboristoj.[1]

Alcampo estiĝis kiel entrepreno en 1979 kaj ekagadis en Hispanio en 1981 per la malfermo de hipermerkato en Utebo (Provinco Zaragozo), kiel la unua internaciiga agado de la Grupo Auchan. En 1996 ĝi akiris ĉiujn hipermerkatojn Jumbo de Hispanio, Portugalio kaj Francio. Samjare, Supermercados Sabeco, iĝis parto de la grupo Auchan.

Ekde la 2000-aj jaroj Alcampo ekspansiis kaj aĉetis diversajn vendejarojn, ekzemple en 2022 235 mezgrandajn superbazarojn de la ĉeno Dia.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alcampo en la hispana Vikipedio.