Vikipedio:Artikolo de la monato/2023/08

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sevilo: foiro de Aprilo

Sevilo aŭ ankaŭ Seviljo (hispane Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa]) estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo, kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco.

Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 681 998 loĝantoj (2022). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune kun Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987.

La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume de 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m.

Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel per internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Le Corbusier, Pacifiko, Japanio